Shishapangma
Shishapangma (aŭ Ŝiŝapangma aŭ Ŝisapangmo, oficiala ĉina transskribo al latina alfabeto: Xixiabangma) estas la 14-a plej alta monto en la tuta mondo kaj la plej malalta de la 8000-metraj pintoj.
Shishapangma | |||
---|---|---|---|
Shishapangma.
| |||
monto | |||
Alteco | 8 027 m | ||
Situo | Ĉinio, Azio | ||
Montaro | Jugal Himal (Himalajo) | ||
Domino | 91 km → Ĉo Oju | ||
Elstaraĵo | 2897 | ||
Geografia situo | 28° 21′ N, 85° 47′ O (mapo)28.3585.783333333333Koordinatoj: 28° 21′ N, 85° 47′ O (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 2-a de Majo 1964 de ĉina ekspedicio | ||
Historio de la grimpado
redaktiŜiŝapangmo estis la lasta inter la 8000-metraj montoj, kiu estis grimpita, ĉefe pro la fakto ke ĝi situas sur ĉina teritorio, kial ĝis la jaro 1959 la aliro al la regiono por montgrimpado por ne-ĉinaj ekspedicioj malfacilis. La unuan grimpadon finfine sukcesis la 2-an de majo 1964 relative granda ĉina ekspedicio konsistanta el Xǔ Jìng, Zhāng Jùnyán, Wáng Fùzhōu, Chén Sān, Chéng Tiānliàng, Wū Zōngyuè, Sodnam Dorji, Minar Trashi, Dorji kaj Tontan.
Ĉirkaŭ 22 personoj mortis grimpante al Shishapangma, inter ili la usona Alpisto Alex Lowe kaj la portugaldevena grimpisto Bruno Carvalho. Malgraŭ tio, Shishapangma estas relative facile grimpebla monto en Himalajoj.