Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn.
|
| « Observado de la grandaj astronomiaj cikloj donis al la homo ne nur praimagon, sed ankaŭ deirpunkton por ordigo de sia vivo. La ordo estas deviga ripetado de la unufoje enkondukita. Ĝi difinas kiam, kie kaj kiel io devas esti farata por eviti prokrastojn kaj ŝanceliĝojn en ĉiu simila kazo. » | — Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930] |
|
|
| « La serĉo de bono kaj malbono estas ligita en astronomio kiel en preskaŭ ĉiuj sciencoj. [...] La sorto de homa civilizo dependos de tio, ĉu la estontaj raketoj portos la teleskopon de la astronomo aŭ hidrogenan bombon. » | — Bernard Lovell |
|
|
| « Spaco estas granda. Vere granda. Vi ne kredos, kiel treege mensoge granda ĝi vere estas. » | — Douglas Adams |
|
|
| « Se vi estas gaja kaj volas resti tiel, lasu la studon pri astronomio trankvila. El ĉiuj sciencoj, nur ĝi meritas la karakteron de terura. » | — Thomas Hardy |
|
|
| « Nokte astronomoj konsentas. » | — Matthew Prior |
|