Aĉetado estas la komerca agado de tiu, kiu regule aĉetas, do akiras kiel propraĵon per pago de mono.
|
| « Miraklo de Produktado kondukas al Miraklo de Konsumado. Tradiciaj barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havi monon. Sed homoj, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veran perlon, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipaj vestoj similaj al la kostaj, por cigaredoj — la samaj por milionuloj kaj por laboristoj. Ĉu ekzistis iam socio, en kiu okazus tia miraklo? » | — Erich Fromm, La sana socio [1955] |
|