Carl von Clausewitz (naskiĝis la 1-an de junio 1780 — mortis la 16-an de novembro 1831) estis prusa nobelo, generalo, milita teoriisto, filozofo.
|
| « Militarto ĝenerale kaj militestro en ĉiu aparta kazo rajtas postuli, ke direkto kaj intenco de la politiko ne kontraŭu la militajn metodojn [...] ĉar la politika intenco estas la celo, dum la milito estas nura rimedo kaj neniam eblas imagi rimedon sen celo. » | — Carl von Clausewitz, Pri la milito |
|
|
| « [...] la milito estas sfero de malcerteco; tri kvaronoj de tio sur kio sin bazas militado kuŝas en nebulo de nekonateco. » | — Carl von Clausewitz, Pri la milito |
|
|
| « Krome siaspecan obstaklon prezentas malfidindeco de la informoj dum la milito; ĉiuj agoj okazas ĝis certa grado je krepusko; aldone tiu ĉi lasta nemalofte, simile al nebulo aŭ lunlumo, kreas iluzion de troigita volumeno kaj strangaj konturoj. » | — Carl von Clausewitz, Pri la milito |
|