Barbara Eden
Barbara Eden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Barbara Jean Huffman | |||||
Naskonomo | Barbara Jean Morehead | ||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1931 (93-jaraĝa) en Tucson | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Beverly Hills vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | San Francisco Conservatory of Music (en) Abraham Lincoln High School (en) City College of San Francisco (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Michael Ansara (1958–1974) vd | ||||
Infanoj | Matthew Ansara vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Barbara Eden vd | ||||
Okupo | televida aktoro filmaktoro teatra aktoro aktoro voĉaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1956– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Barbara EDEN (denaske Barbara Jean Morehead; 23a de Aŭgusto, 1931) estas usona aktorino, kantistino kaj produktorino plej bone konata pro sia stelula rolo kiel Jeannie en la televidserio I Dream of Jeannie (1965–1970). Aliaj elstaraj roloj estas tiuj de Roslyn Pierce ĉe Elvis Presley en Flaming Star (1960), Lieutenant (JG) Cathy Connors en Voyage to the Bottom of the Sea (1961) kaj vidvino Stella Johnson en la filmo Harper Valley PTA (1978). Pro la sukceso de la filmo, Eden reprenis sian rolon kiel Stella Johnson en dusezona televida serio, samnoma Harper Valley PTA.
Ŝi ekkarieris por televido en 1955. Dekomence ŝi ricevis nur duarangajn rolojn, kaj en 1962 ŝi stelulis en The Wonderful World of the Brothers Grimm, Five Weeks in a Balloon kaj Swingin' Along. En 1963 ŝi stelulis en The Yellow Canary.
Ekde 1965 ŝi ludis la rolon de bela ĝino en la televidserio I Dream of Jeannie kiu daŭris kvin jarojn kaj 139 epizodojn. Ŝi plue aktoris laŭlonge de la cetero de la 20-a jarcento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Barbara Eden ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Archive, emmytvlegends.org; alirita la 23an de Aŭgusto, 2015.
- Interview with Barbara Eden, elvis.com.au; alirita la 24a de Februaro, 2014
- Barbara Eden, artikolo, nydailynews.com; alirita la 23an de Aŭgusto, 2015.
- Biodata, biography.com; alirita la 23an de Aŭgusto, 2015.