[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Pedraza de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedraza de Campos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 34170
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 4° 44′ U (mapo)41.983888888889-4.7347222222222Koordinatoj: 41° 59′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 32,38 km² (3 238 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Pedraza de Campos (Provinco Palencio)
Pedraza de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Situo de Pedraza de Campos
Pedraza de Campos (Hispanio)
Pedraza de Campos (Hispanio)
DEC
Situo de Pedraza de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedraza de Campos [+]
vdr

Pedraza de Campos [peDRAza deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Pedraza de Campos estas komprenebla etimologie kiel Ŝtonejo de Kampartero (alude al la komarkonomo).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo de Sankta Cipriano.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 74 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 500 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 20 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ebeneca, kultivata plejparte je cerealo, kun iam kelkaj malaltaj montetoj. Ties klimato estas ekstrema kaj seka.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita en historia dokumento de 1112 en kiu oni informas, ke la reĝo Alfonso la 8-a donis al la palencia hospitalo de San Antolín ĉiujn reĝajn posedojn en «Petraza». Fine de la 16-a jarcento, la monarko Filipo la 2-a, cele al monkolektado klopodis vendi Pedraza-n, al kiu forte opoziciis la palencia katedralanaro, ĉar ĝi ricevis grandajn rentojn por la hospitalo de San Antolín. Pro tio, la urbo ne estis vendita.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Cipriano, la kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]