Maciej Rataj
Maciej Rataj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Maciej Rataj | |||||
Naskiĝo | 19-an de februaro 1884 en Peremozhne | ||||
Morto | 21-an de junio 1940 (56-jaraĝa) en Palmiry | ||||
Mortis per | Mortopafo kaj pafvundo vd | ||||
Tombo | Palmiry Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Dua Pola Respubliko vd | ||||
Alma mater | Lviva Universitato vd | ||||
Partio | Pola Partio Popola “Piast” Pola Popola Partio “Liberiĝo” People's Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto klasika filologo verkisto publikigisto vd | ||||
Laborkampo | Opinia ĵurnalismo kaj politiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maciej Rataj (nask. la 19-an de februaro 1884 – mortis la 21-an de junio 1940 en Palmiry) estis pola politikisto kaj verkisto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en la vilaĝo Chłopy apud Lvovo (nun Lvivo, Ukrainio) la 19-an de februaro 1884. Li frekventis gimnazion en Lvovo kaj studis klasikan lingvistikon ĉe la Lvova Universitato. Fininte la studojn li fariĝis gimnazia instruisto unue en Lvivo kaj poste en Zamość.
Li ekokupiĝis pri politiko post kiam la Dua Pola Respubliko akiris sendependecon rezulte de la unua mondmilito. Li estis membro de la Pola Popola Partio "Piast", kaj ekde 1931 membris en la Popola Partio. Li iĝis prezidanto de la partio kaj ĉefredaktoro de oficiala gazeto de la partio, Zielony Sztandar (Verda Standardo) en 1935. De 1919 ĝis 1930 kaj de 1934 ĝis 1935 li estis deputito al Sejmo kaj de 1922 ĝis 1928 li estis sejmmarŝalo. Inter 1920 kaj 1921 li estis ministro de religio kaj publika edukado kaj partoprenis en laboroj por verki la Martan Konstitucion.
Maciej Rataj estis prezidanto de Pollando dufoje: unue en decembro 1922 post la atenco de prezidanto Gabriel Narutowicz kiel anstataŭa plenumanto de la ofico (dum unu semajno), kaj denove en majo 1926, post la maja puĉo de Józef Piłsudski kaj demisio de prezidanto Stanisław Wojciechowski. Lia dua oficperiodo daŭris duonmonaton.
Dum ambaŭ oficperiodoj li kontrolis specialan balotadon kaj nomumis novajn registarojn.
En decembro 1939 li estis arestita de Nazia Germanio kaj ekzekutita en Palmiry dum la germana AB-Aktion operacio en Pollando[1].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Pamiętniki (Memoraĵoj) (1965)
- Wskazania obywatelskie i polityczne: Wybór pism i przemówień z lat 1919–1938 (Civitanaj kaj politikaj montroj: Elekto de tekstoj kaj paroloj el la jaroj 1919-1938) (1987)
- Maciej Rataj o parlamentaryzmie, państwie demokratycznym i sanacji (Maciej Rataj pri parlamenteco, demokratia ŝtato kaj Sanacja) (1998)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-08. Alirita 2015-11-10 .
|