[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Almetjevsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almetjevsko
administra dividaĵo de Rusio
urbo
setlejo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Ĉevolga federacia regiono
Respubliko Tatarstano
Poŝtkodo 423450–423465
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 155 988  (2018) [+]
Loĝdenso 1 357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 54′ N, 52° 18′ O (mapo)54.952.3Koordinatoj: 54° 54′ N, 52° 18′ O (mapo) [+]
Alto 110 m [+]
Areo 114,98 km² (11 498 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Almetjevsko (Tatario)
Almetjevsko (Tatario)
DEC
Situo de Almetjevsko
Almetjevsko (Eŭropa Ruslando)
Almetjevsko (Eŭropa Ruslando)
DEC
Situo de Almetjevsko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almetyevsk [+]
vdr

Almetjevsko (ruse Альметьевск) estas urbo de la aŭtonoma respubliko Tatarstano en Rusio. Ĝi apartenas al la Ĉevolga federacia regiono. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 155 988 loĝantoj sur areo de 114,98 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 357 loĝantoj/km².

Vido de Almetjevsko

La urbo estis fondita en 17-a jarcento. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1953. Ĝis tiu jaro ĝi estis nomita Almetjevo (Альметьево).

La interurba telefona kodo estas 8553, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj. Kodo de OKATO de la urbo estas 92405.

La loka tempo estas la sama kiel la moskva tempo.

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°54' norde, longitudo 52°18' oriente.

La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Zaj (Зай), kiu enfluas en riveron Kama (Кама), je 16 km de fervoja stacio Almetjevskaja (Альметьевская).

En jaro 1959 la urbo havis 48,6 mil loĝantojn, kaj en 2002 estis 140,4 mil.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]