Mária Basilides
Aspekto
Mária Basilides | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Basilides Mária Viola Matild |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1886 en Jelšava |
Morto | 26-an de septembro 1946 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1905–1911) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | István Péterfi (en) (1913–1946) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Mária Basilides [bazilides], hungare Basilides Mária estis hungara talenta operkantisto (aldo).
Mária Basilides naskiĝis la 11-an de novembro 1886 en Jolsva tiam apartenanta al Hungario (nuntempa Jelšava en Slovakio) - mortis la 26-an de septembro 1946, Budapeŝto (aldo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mária Basilides frekventis muzikan akademion en Budapeŝto inter 1905–1911, poste ŝi tuj debutis en la nuntempa Teatro Erkel. Ekde 1915 ŝi kantadis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed ofte ŝi ricevis taskojn ankaŭ eksterlande: ekzemple en Berlino, Munkeno, Prago, Londono, Vieno kaj Antverpeno. Ŝia edzo estis advokato.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen – Carmen
- Richard Strauss: Salome — Herodias
- Giuseppe Verdi: Il Trovatore (La trubaduro) – Azucena