Złote Tarasy
Aspekto
Złote Tarasy | ||
---|---|---|
nubskrapulo [+] | ||
Koordinatoj | 52° 13′ 49″ N, 21° 0′ 10″ O (mapo)52.23013921.002641Koordinatoj: 52° 13′ 49″ N, 21° 0′ 10″ O (mapo) | |
Arkitekto | Jon Jerde | |
Estiĝo | 2007 | |
Konsekro | 7-a de junio 2007 | |
Złote Tarasy | ||
Vikimedia Komunejo: Złote Tarasy [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Złote Tarasy (pole: Oraj Terasoj) estas konstruaĵ-ensemblo en la centro de Varsovio. Ĝi enhavas oficejojn, butikojn, restoraciojn kaj diversajn servo-entreprenojn.
Złote Tarasy situas norde de la fervoja stacio Warszawa Centralna kaj okcidente de la Kultur- kaj Sciencpalaco. Ĝin limas la stratoj Emilii Plater (oriente), aleja Jana Pawła II (okcidente) kaj Złota, kiu eble kontribuis al ĝia nomo (norde). Ĝia adreso estas Złota 59. Ĝi estis malfermita la 7-an de februaro 2007.
En la unua subetaĝo la komplekso estas ligita al la fervoja stacio Centralna. En kvar subetaĝoj estas loko por 1.600 aŭtoj.
La nunaj posedantoj estas la kompanioj Rodamco Europe B. V. kaj ING Real Estate Asset Management.