[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Virina Futbala Mondpokalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo priskribas la Virinan Futbalan Mondpokalon. Pri la Vira Futbala Mondpokalo vidu la artikolon Futbala Mondpokalo.
Virina Futbala Mondpokalo
emblemo
futbala konkurso • monda ĉampionkonkurso
Branĉoj Virina Futbala Mondpokalo 1991
Virina Futbala Mondpokalo 1995
Virina Futbala Mondpokalo 1999
Virina Futbala Mondpokalo 2003
Virina Futbala Mondpokalo 2007
Virina Futbala Mondpokalo 2011
Virina Futbala Mondpokalo 2015
Virina Piedpilkada Mondopokalo 2019
Virina Futbala Mondpokalo 2023
• 2027 FIFA Women's World Cup
• 2031 FIFA Women's World Cup
• 2035 FIFA Women's World Cup
• 2039 FIFA Women's World Cup vd
Fondita en 16-a de novembro 1991
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Virina Futbala Mondpokalo
angle  FIFA Women's World Cup
organizanto  FIFA
organizita  ekde 1991
teamoj  24
nuna ĉampiono  Flago de Usono Usono
rekorda ĉampiono  Flago de Usono Usono (4-foje ĉampiono)
rekorda futbalisto  plej multaj matĉoj:
Kristine Lilly (30 matĉoj)

plej multaj goloj:
Marta (17 goloj)

La Virina Futbala Mondpokalo, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA, nacilingve ekzemple angle FIFA Women's World Cup, germane FIFA Frauen-Weltmeisterschafthispane Copa Mundial Femenina de la FIFA, estas turniro por naciaj teamoj de futbalo. Per ĝi ekde la jaro 1991 ĉiun kvaran jaron troviĝas la monda ĉampiona nacia teamo de virina futbalo. La evento okazas simile al la Vira Futbala Mondpokalo, sed ĉiam unu jaron pli poste.

La aktuala ĉampiono estas Usono. La turniro de 2023 okazas en Aŭstralio kaj Nov-Zelando, partoprenas 32 teamoj.

Kvalifikiĝo

[redakti | redakti fonton]

Por rajti je partopreno de la ĉampioneco, la naciaj teamoj devas sukcesi en kvalifikiga kontinenta turniro. Dum en la plej multaj kontinentaj konfederacioj de la tutmonda asocio FIFA, la koresponda kontinenta ĉampionado samtempe estas la kvalifikigo por la monda ĉampionado, la eŭropa federacio UEFA ekde la jaro 1999 organizas apartan kvalifikigan turniron (en la monda ĉampionado de 1991 kaj 1995 la koresponda eŭropa ĉampionado ankoraŭ estis la kvalifikiga turniro). La nacia teamo de la gastiganta lando aŭtomate kvalifikiĝas je partopreno de la ĉampionado pri la monda pokalo. La unuopaj kontinentaj konfederacioj laŭ la antaŭa sukceso de siaj teamoj havas malsaman nombron de partoprenorajtaj teamoj: Eŭropo laŭ la stato de la jaro 2011 havas kvin partoprenantajn naciajn teamojn, kaj Nordameriko (CONCACAF) respektive Azio (AFC) havas po 2,5 teamojn - la triarangaj teamoj de la nordamerika kaj de la azia kontinentaj ĉampionadoj matĉe komparas siajn fortojn kaj la gajnanto de la du matĉoj inter tiuj du teamoj (unu matĉo en Nordameriko, la alia en Azio) ricevas la kvinan ĉampionadan partoprenolokon de la du kontinentoj kune. Sudameriko (CONMEBOL) kaj Afriko (CAF) havas po du partoprenolokojn, kaj Oceanio (OFC) unu.

La 15 kvalifikiĝintaj teamoj kaj la teamo de la antaŭe nomumita gastiganta lando en proksimume trisemajna turniro konkuras pri la monda pokalo kaj do pri la titolo de monda ĉampiono. En la unua parto (grupa fazo de la turniro), la teamoj plejparte hazarde dividiĝas al kvar grupoj, en kiu ĉiu teamo ludas kontraŭ ĉiu alia. La po du plej bonaj teamoj avancas al la dua parto, en kiuj komence la ok teamoj estas parigataj laŭ certaj reguloj ("kvaronfinalo"), poste la kvar venkaj teamoj ree estas parigataj ("duonfinalo") kaj la du venkaj teamoj el tio en "finalo" decidas pri la pokala titolo, do la du malvenkaj teamoj el la duonfinalo matĉe decidas pri la tria pozicio de la turniro.

En la unua turnira parto venko de unuopa matĉo rezultigas tri poentojn, sama nombro da goloj en matĉo donas po 1 poenton al ĉiu el la du samfortaj teamoj. Se post ĉiuj matĉoj de la unua parto iuj teamoj havas saman poentonombron kaj maleblas decidi, kiu el ili avancos al la dua turnira parto, ekzistas pluraj kriterioj laŭ kiuj elkalkuliĝas favorata teamo.

Ĝisnunaj partoprenintaj teamoj

[redakti | redakti fonton]
plej bona rezulto de unuopaj naciaj teamoj >center>nombro da partoprenoj en la dua turnira parto
plej bona rezulto de unuopaj naciaj teamoj nombro da partoprenoj en la dua turnira parto

En la ĝis nun ok okazigitaj pokalaj turniroj partoprenis sume 36 naciaj teamoj. La sekva tabelo montras, en kiu jaro unuopa teamo unuafoje partoprenis la duan turniran parton:

1991 Flago de Brazilo Brazilo Flago de Ĉinio Ĉinio Flago de Danio Danio Flago de Germanio Germanio
  Flago de Italio Italio Flago de Japanio Japanio Flago de Novzelando Novzelando Flago de Niĝerio Niĝerio
  Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio Flago de Tajvano Tajvano Flago de Usono Usono
1995 Flago de Aŭstralio Aŭstralio Flago de Andaluzio Anglio Flago de Kanado Kanado  
1999 Flago de Ganao Ganao Flago de Meksiko Meksiko Flago de Norda Korejo Nord-Koreio Flago de Rusio Rusio
2003 Flago de Argentino Argentino Flago de Francio Francio Flago de Suda Koreio Sud-Koreio  
2007 neniuj unuafojaj partoprenintoj
2011 Flago de Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo Flago de Kolombio Kolombio    
2015 Flago de Ebur-Bordo Ebur-Bordo Flago de Ekvadoro Ekvadoro Flago de Hispanio Hispanio Flago de Kameruno Kameruno
  Flago de Kostariko Kostariko Flago de Nederlando Nederlando Flago de Svislando Svislando Flago de Tajlando Tajlando
2019 Ĉilio Flago de Jamajko Jamajko Skotlando Flago de Sud-Afriko Sud-Afriko
2023 Filipinoj Haitio Irlando Maroko
  Panamo Portugalio Vjetnamo Zambio

La turniroj en superrigardo

[redakti | redakti fonton]
jaro gastiganta lando finalo matĉo pri la 3-a pozicio
ĉampiono rezulto 2-a pozicio 3-a pozicio rezulto 4-a pozicio
1991 Ĉinio Flago de Usono Usono 2:1 Flago de Norvegio Norvegio Flago de Svedio Svedio 4:0 Flago de Germanio Germanio
1995 Svedio Flago de Norvegio Norvegio 2:0 Flago de Germanio Germanio Flago de Usono Usono 2:0 Flago de Ĉinio Ĉinio
1999 Usono Flago de Usono Usono 0:0 pl
5:4
Flago de Ĉinio Ĉinio Flago de Brazilo Brazilo 0:0 pl
5:4
Flago de Norvegio Norvegio
2003 Usono Flago de Germanio Germanio 2:1
post "ora golo"
Flago de Svedio Svedio Flago de Usono Usono 3:1 Flago de Kanado Kanado
2007 Ĉinio Flago de Germanio Germanio 2:0
Flago de Brazilo Brazilo Flago de Usono Usono 4:1 Flago de Norvegio Norvegio
2011 Germanio Flago de Japanio Japanio 2:2 pl
3:1
Flago de Usono Usono Flago de Svedio Svedio 2:1 Flago de Francio Francio
2015 Kanado Flago de Usono Usono 5:2 Flago de Japanio Japanio Flago de Andaluzio Anglio 1:0 pl Flago de Germanio Germanio
2019 Francio Flago de Usono Usono 2:0 Flago de Nederlando Nederlando Flago de Svedio Svedio 2:1 Flago de Andaluzio Anglio

Listo de ĉampionaj teamoj

[redakti | redakti fonton]
pozicio lando nombro de pokalvenkoj turniroj
1. Flago de Usono Usono 3 1991, 1999, 2015
2. Flago de Germanio Germanio 2 2003, 2007
3. Flago de Japanio Japanio 1 2011
Flago de Norvegio Norvegio 1 1995

"Eterna pokala tabelo"

[redakti | redakti fonton]

La "Eterna pokala tabelo" estas statistika resumo de ĉiuj turniraj matŝoj. Venko de matĉo en ĝi kalkulatas tri poentojn, sama nombro da goloj post matĉo donas al ĉiu teamo po unu poenton. La jen montrata tabelo havas la staton de majo 2011:

pozicio
nacia teamo
turniraj partoprenoj
matĉoj
venkoj
sendecide
malvenkoj
goloj poentoj
1. Flago de Usono Usono 5 30 24 3 3 84:25 75
2. Flago de Germanio Germanio 5 28 20 3 5 84:27 63
3. Flago de Norvegio Norvegio 5 28 19 2 7 75:36 59
4. Flago de Ĉinio Ĉinio 5 24 13 5 6 48:25 44
5. Flago de Svedio Svedio 5 23 13 2 8 46:28 41
6. Flago de Brazilo Brazilo 5 22 12 3 7 46:34 39
7. Flago de Kanado Kanado 4 15 4 3 8 25:39 15
8. Flago de Rusio Rusio 2 8 4 0 4 16:14 12
9. Flago de Andaluzio Anglio 2 8 3 2 3 14:15 11
10. Flago de Japanio Japanio 5 16 3 2 11 13:40 11
11. Flago de Italio Italio 2 7 3 1 3 11:8 10
12. Flago de Norda Korejo Nord-Koreio 3 10 3 1 6 12:17 10
13. Flago de Danio Danio 4 14 3 1 10 19:26 10
14. Flago de Niĝerio Niĝerio 5 16 2 2 12 14:48 8
15. Flago de Aŭstralio Aŭstralio 4 13 1 4 8 18:32 7
16. Flago de Francio Francio 1 3 1 1 1 2:3 4
17. Flago de Ganao Ganao 3 9 1 1 7 6:29 4
18. Flago de Tajvano Tajvano 1 4 1 0 3 2:15 3
19. Flago de Suda Koreio Sud-Koreio 1 3 0 0 3 1:11 0
20. Flago de Meksiko Meksiko 1 3 0 0 3 1:15 0
21. Flago de Novzelando Novzelando 2 6 0 0 6 1:20 0
22. Flago de Argentino Argentino 2 6 0 0 6 2:33 0

Rekordaj turniraj partoprenantinoj

[redakti | redakti fonton]
Pozicio nomo lando matĉoj turniraj partoprenoj
1 Kristine Lilly Flago de Usono Usono 30 5
2 Julie Foudy Flago de Usono Usono 24 4
3 Joy Fawcett Flago de Usono Usono 23 4
Mia Hamm Flago de Usono Usono 23 4
5 Bente Nordby Flago de Norvegio Norvegio 22 4
Birgit Prinz Flago de Germanio Germanio 22 4
Hege Riise Flago de Norvegio Norvegio 22 4
Bettina Wiegmann Flago de Germanio Germanio 22 4
9 Sun Ŭen Flago de Ĉinio Ĉinio 20 4
10 Briana Scurry Flago de Usono Usono 19 4
Notoj:

Rekordaj trejnistoj

[redakti | redakti fonton]
Pozicio nomo lando matĉoj prizorgataj teamoj turniraj partoprenoj
1 Even Pellerud  Norvegio 21 Norvegio (12), Kanado (9) 4 (1991, 1995, 2003, 2007)
2 Marika Domanski Lyfors  Svedio 14 Svedio (10), Ĉinio (4) 3 (1999, 2003, 2007)
3 Gero Bisanz  Germanio 12 Germanio 2 (1991, 1995)
Tony DiCicco  Usono 12 Usono 2 (1995, 1999)
Juanam Ma  Ĉinio 12 Ĉinio 2 (1995, 1999)
6 Tina Theune  Germanio 10 Germanio 2 (1999, 2003)
7 Keld Gantzhorn  Danio 8 Danio 2 (1991, 1995)
Jurij Bijstricki  Rusio 8 Rusio 2 (1999, 2003)
9 Tom Sermanni  Aŭstralio 7 Aŭstralio 2 (1995, 2007)
Tamotsu Suzuki  Japanio 7 Japanio 2 (1991, 1995)

Plej altaj venkoj

[redakti | redakti fonton]
Platz venkinto malvenkinto rezulto jaro turnira parto
1 Germanio Argentino
11:0 (5:0)
2007 unua parto
2 Norvegio Niĝerio
8:0 (2:0)
1995 unua parto
Svedio Japanio
8:0 (6:0)
1991 unua parto
4 Usono Tajvano
7:0 (4:0)
1991 kvaronfinalo
Norvegio Kanado
7:0 (3:0)
1995 unua parto
Ĉinio Ganao
7:0 (3:0)
1999 unua parto
7 Brazilo Meksiko
7:1 (5:1)
1999 unua parto
Usono Niĝerio
7:1 (6:1)[S 1]
1999 unua parto
Norvegio Kanado
7:1 (2:1)
1999 unua parto
Germanio Rusio
7:1 (1:0)[S 2]
2003 kvaronfinalo
Norvegio Sudkoreio
7:1 (4:0)
2003 unua parto
12 Germanio Meksiko
6:0 (2:0)
1999 unua parto
Japanio Argentino
6:0 (2:0)
2003 unua parto
notoj:
  1. matĉo kun plej da goloj en la unua duontempo
  2. matĉo kun plej da goloj en la dua duontempo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]