[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Vilmos Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Simon
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1876 (1876-03-08)
en Clopotiva
Morto 13-an de novembro 1936 (1936-11-13) (60-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato, 17A-5-39 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungara reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Mici Haraszti (1933–1936) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
verkisto de nefikcio
milita ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SIMON Vilmos (pro. ŝimon) estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Klopotiva la 8-an de marto 1899 kaj mortinta en Bp. la 12-an de novembro 1935.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vilmos Simon luktis flanke de buroj en angla-bura milito (1899–1900), li grave vundiĝis. Reveninte Hungarion li estis raportisto, poste eksterpolitika kunlaboranto de pluraj gazetoj, ekstera kunlaboranto de la Budapesti Hírlap, de 1910 ĝis sia morto li estis kunlaboranto kaj rubrikestro pri eksterpolitiko de Pesti Hírlap. Li estis militraportisto en militoj bulgara-turka (1912–13), serba-bulgara (1913) kaj dum la unua mondmilito. Post la falo de hungara konsilantara respubliko en printempo de 1919 li vivis monatojn en Vieno, kie li intervjuis aŭstriajn ŝtatulojn, en Karlstein la internigitajn hungarajn komunistajn popolkomisarojn. Li publikigis en Soproni Napló (1910), Világ (1913–16), Pester Lloyd (1915–16) kaj Budapesti Napló (1908–10).

  • A búr szabadságharc (Bp., 1901);
  • Élményeim az angol–búr háborúról (Bp., 1903);
  • A török harctérről (militraportaĵoj, Bp., 1913).