Vivanta bildo
Aspekto
Vivanta bildo, el la franca “tableau vivant” priskribas grupon da kostumitaj aktoroj aŭ artistaj modeloj, zorge pozitaj kaj teatre lumigitaj. Dum la daŭro de la prezentado, la homoj montritaj nek parolas, nek movas. Tiu artaĵo do, kombinas la arton de la scenejo kun tiu de fotografio, kaj pro tio interesis modernajn fotistojn.
La plej lastatempa furoro de la vivanta bildo estis en la 19-a jarcento kun vivantaj bildoj kies modeloj estis preskaŭ nudaj kio provizis erotikan distraĵon.