Versoj de persoj
Aspekto
Versoj de persoj | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Versoj de persoj estas antologio de originalaj poemoj de naŭ iranaj esperantistoj, kiun redaktis d-ro Kejhan Sajjadpur, unu el la kontribuintaj poetoj. [1]
Jorge Camacho pri la libro en Beletra Almanako [2] i.a. skribis:
“Jen do antologio senpretenda, inda tamen je atento, plaĉe eldonita…”.
La libro entenas 64 poemojn, trionoj de kiuj antaŭe estis aperintaj en internaciaj revuoj kaj gazetoj kiel Fonto, Monato, Kontakto, Heroldo de Esperanto kaj Irana Esperantisto.
Jen la nomoj de poetoj, kies verkoj aperis en la antologio:
- Ŝirin Ahmadnia
- Alireza Dowlatshahi (elp. Doŭlatŝahi)
- Simin Emrani
- Abdolah Hakimneĵad
- Ahmad Reza Mamduhi
- Narges Goli-Zadeh Monsef
- Marjam Nezami
- Hejdar Raŝidi
- Keyhan Sayadpour (elp. Kejhan Sajjadpur)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Versoj de persoj, eldonis Espero en la Serio Poezio en Partizánske, Slovakio en 2009 sur 115 paĝoj (ISBN 9788089366033).
- ↑ Beletra Almanako (n-ro 7, feb. 2010)