[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Verma transmisiilo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verma transmisiilo por malfermi pordegon
Verma transmisiilo kun plurela vermo kaj kun dentrada akso
Desegno pri verma transmisiilo
modelo de globoida verma transmisiilo

La verma transmisiilo estas speco de dentita transmisiilo inter du aksoj rektaj unu al la alia. La elemento muntita al moviga akso (aŭ farita kun si el unu peco) estas la vermo, kiu plej ofte estas cilindra, kaj limas ĝin unu- aŭ pli-rela helica surfaco. La elemento muntita sur la movigita akso estas la vermorado. La frontsekcaĵo de la vermo (en tranĉebeno perpendikla al la akso) estas plej ofte maŝa evolvento, en tiu kazo ĝi nomiĝas konvoluta vermo, en unua ekstrema kazo ĝi estas arkimedesa spiralo kaj nomiĝas arkhimedesa vermo, en la alia ekstrema kazo ĝi estas pinta evolvento kaj nomiĝas involuta vermo.

Karakteriziloj

[redakti | redakti fonton]

La redukto de verma transmisiilo estas kalkulebla laŭ la nombroj de reloj kaj laŭ la dentnombro de vermrado  :

La vermaj transmisiiloj estas uzataj ĝenerale por granadj reduktadoj (i ≤ 150). Ofte sufiĉas unu ŝtupo, sed oni aplikas ankaŭ vermajn transmisiilojn kunmetitajn kun interaĵo kun dentradoj . La vermaj transmisiiloj ebligas relative malgrandajn mezurojn eĉ por granda ŝarĝo. La vermaj transmisiiloj multkaze estas memfermaj, kio signifas, ke post halto de moviga motoro kaj la movita akso restas ŝarĝita, la movita akso ne povas peli reen pro la rilatoj de froto. Ĉi tiu estas avantaĝa eco ĉe levmaŝinoj, ĉe levumiloj kaj ĉe aliaj aplikaĵoj

La ŝarĝeblecon de verma transmissilo ĝenerale ne barilas la rezistecaj, sed varmiĝaj rilatoj. Ĉar inter la vermo kaj vermorado estas kontinua la glito, la froto inter ambaŭ surfacoj kaŭzas signifan energioperdon, kiu aperas en formo de varmo. La efikgrado de verma transmisiilo dependas de la redukto, de geometria formo de vermo kaj la dentaro de rado, la materialkvalito kaj glateco de frotaj surfacoj, de la lubrikado kaj de ceteraj faktoroj, kaj estas inter . La produktantan varmon de vermaj transmissiloj alterne funkciantaj povas sekure forkonduki la sufiĉe granda oleokuvo kaj malvarmiga riparo, sed je kontinua funkciado malofte necesas ekstera aera aŭ akva malvarmigado.