Valdefinjas
Valdefinjas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49882 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 58 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 5° 27′ U (mapo)41.452222222222-5.4522222222222Koordinatoj: 41° 27′ N, 5° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 723 m [+] | ||
Areo | 16,3 km² (1 630 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdefinjas [+] | |||
Valdefinjas estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,3 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 57 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 450 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitejoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis krom industrio de vino kaj fromaĝo.