Volumo
Aspekto
Volumo laŭ PIV estas aro da kelkaj manskribitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj.[1]
Francisko Azorín por volumo registras la saman difinon sed ankaŭ aldonas unuarange la jenan: Longa peco (ĝis 40 m.) papira aŭ pergamena volvita ĉirkaŭ ligna cilindreto.[2] Li indikas etimologion el la latina volvere (turni).[3]
Ne konfuzu kun
[redakti | redakti fonton]- Volumeno, kiu estas geometria koncepto.
- Libro aŭ verko, kiu povas havi kelkajn, eĉ multajn, volumojn, ekzemple la Brita Enciklopedio enhavas multajn volumojn; inverse ofte oni eldonas du mallongajn verkojn en sama volumo, plej ofte el la samaaŭtoro, sed ne nur.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ NPIV [1] Alirita la 14an de Januaro 2018.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
- ↑ Azorín, samloke.