Véretz
Aspekto
Véretz | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||
Departemento | Indre-et-Loire | ||
Arondismento | Tours | ||
Kantono | Montlouis-sur-Loire | ||
INSEE kodo | 37267 [+] | ||
Poŝtkodo | 37270 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 732 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 341 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 22′ N, 0° 48′ O (mapo)47.3597222222220.80555555555557Koordinatoj: 47° 22′ N, 0° 48′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 47 m [+] | ||
Areo | 13,86 km² (1 386 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Véretz [+] | |||
Véretz [ aŭskulti] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Indre-et-Loire, prononco [ɛ̃dʁelwaʁ] kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro, france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ], borde de la rivero Luaro. Fine de 2021 en la komunumo vivis 4 732 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Tours kaj al la kantono Montlouis-sur-Loire.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La areo de la komunumo estas granda je 13,86 km² kaj ĝia alteco varias inter 47 kaj 94 msm[1]. La urbo estas konstruita ĉe la rivero Cher.
Ĉirkaŭaj lokoj
[redakti | redakti fonton]Véretz havas kvar samlimajn komunumojn[2] :
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Jen estas kelkaj vidindaĵoj de Véretz[3] :
- kastelo de Veigné
- kirko Notre-Dame de Véretz
- la postrestaĵoj de Gaŭlo-Romania akvedukto
- la fontano Bakĥo
- la ponto
- la keloj
- la silkraŭpejo
- "La Chavonnière", domo kiu apartenis al Paul-Louis Courier de Méré
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Jen estas kelkaj el la famuloj de Véretz[4] :
- Paul-Louis Courier de Méré, franca verkisto kiu naskiĝis en Parizo en 1772. Li aĉetis la domon "la Chavonnière" en 1817, kaj estis murdata en la arbaro de Larçay en 1825.
- Eugène Bizeau, poeto kiu naskiĝis en Véretz en 1883.
- Gabrielle d'Estrées, la reĝamatino de Henriko la 4-a, kiu estus havinta "domon de bano" en Véretz por sin bani en la rivero Cher (ĉi-tiu domo ankoraŭ ekzistas).
- Madame de Sévigné, kiu amis iri al la kastelo de Véretz por viziti amikon, la "abbé d'Effiat".
- Hortense Mancini, nevino de Jules Mazarin, estis dum kelka tempo kastelestrino de Véretz.
- A. D. G. (kies vera nomo estas Alain Fournier), franca verkisto kaj ĵurnalisto entombigita en la mortintejo de Véretz.
Blazono
[redakti | redakti fonton]-
Blazono de Véretz
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IGN, Répertoire Géographique des Communes édition 2013 (france). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2014-07-12.
- ↑ Visualiseur InfoTerre (france).
- ↑ Oficiala TTT-ejo, Patrimoine (france). Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-13.
- ↑ Oficiala retejo, Célébrités (france). Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-13.