Uzbeka somo
Aspekto
Uzbeka somo | |
---|---|
valuto | |
Ŝtato: | Uzbekio |
Subdivido: | 100 tijinoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | UZS |
Mallongigo: | |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 1 627,64 UZS 1 eŭro = 2 280,00 UZS (la 2-an de novembro 2010) |
La uzbeka somo (uzbeke O‘zbek so‘m) estas la nacia valuto de Uzbekio. Unu somo estas dividita je cent tijinoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas UZS.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En Sovetunio, parolantoj de la kazaĥa, kirgiza kaj uzbeka lingvoj nomis la rublon "som", kaj tiu nomo aperis sur la dorsa flanko de la monbiletoj, kune kun la valutaj nomoj en ĉiuj 15 oficialaj lingvoj de la unio. La vorto "som" (foje ankaŭ transliterigita "sum") signifas "pura" en la kirgiza, ujgura kaj uzbeka lingvoj kaj en multaj aliaj tjurkaj lingvoj. La nomo aludas al la bildo de "pura oro".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|