Universitato de Bath
Universitato de Bath | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato altlernejo kampusa universitato organizaĵo pri edukado publika universitato (1966–) | |||||
moto | Generatim dicite cultus (Vergilio , Georgiko II) Ĝenerale, diru adoro Lernu la kulturon propran | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1966 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 22′ 47″ N, 2° 19′ 41″ U (mapo)51.3796-2.328Koordinatoj: 51° 22′ 47″ N, 2° 19′ 41″ U (mapo) | ||||
lando | Britio | ||||
urbo | Bath | ||||
adreso | University of Bath, Claverton Down, Bath, Somerset, BA2 7AY | ||||
poŝtkodo | BA2 7AY | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filiita al | |||||
vd | |||||
| |||||
jura formo | royal charter company vd | ||||
| |||||
La Universitato de Bath (angle University of Bath) estas publika universitato situanta en Bath en Britio kiu estis establita en 1885.
La universitato estas membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj kaj la Alianco GW4. Inter la bonkonataj diplomiĝintoj de la universitato estas Edward Lowassa, Anne McClain, Falah Mustafa Bakir kaj Florence Wambugu [1].
La Universitato de Bath havis 15,137 studentojn en la akademia jaro 2011/2012 [2], kaj estas tiel relative malgranda universitato. La fortoj de la institucio tradicie estis en inĝenieristiko, natursciencoj, matematiko kaj teknologio, sed la universitato ankaŭ havas disciplinojn kiel ekzemple komerco, financo, psikologio, sociaj sciencoj, arkitekturo kaj sportscienco [3].
Historio
[redakti | redakti fonton]La radikoj de la universitato kuŝas en teknikaj lernejoj fonditaj en la regiono en 1595. Alia kolegio estis fondita en Bristolo en 1885. En 1907 estis fondita lernejo de apoteko kiu estis aneksita al la kolegio en 1929. Ĉiuj akademiaj institucioj ricevis universitatan statuson en 1966.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato estas dividita en kvar fakultatojn kaj ĉiu fakultato estas dividita en malsamajn fakojn:
Fakultato de Inĝenierado kaj Dezajno
[redakti | redakti fonton]- Arkitekturo kaj civila inĝenierado
- kemia inĝenierado
- Elektrotekniko
- Mekanika Inĝenierado
Fakultato de Homaroj kaj Sociaj Sciencoj
[redakti | redakti fonton]- ekonomio
- Edukado
- Sanscienco
- Politiko, lingvoj kaj internaciaj studoj
- psikologio
- Sociaj kaj politikaj sciencoj
Fakultato pri Administrado
[redakti | redakti fonton]- Lernejo de Administrado
Fakultato de Sciencoj
[redakti | redakti fonton]- Biologio kaj biokemio
- kemio
- Komputiko
- Matematiko
- natursciencoj
- Framacio kaj apoteko
Rangigoj
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Bath estis vicigita numero 11 el 126 UK-universitatoj en la 2016 listo de la Complete University Guide [4] kaj numero 5 el 119 UK-universitatoj en la 2016 listo de The Guardian [5]. En 2013, la universitato estis vicigita numero 3 en la lando fare de The Sunday Times, malantaŭ nur la Universitato de Oksfordo kaj la Universitato de Kembriĝo. En 2012, la Universitato de Bath estis nomita la 12-a plej bona de la monda inter universitatoj pli junaj ol 50 jaroj fare de The Guardian kaj QS [6].
THE World University Rankings 2014-2015 lokis la universitaton 301-350 el la 500 plej bonaj universitatoj en la mondo [7]. En la QS World University Rankings por 2014 [8] la universitato vicigis numeron 179 kaj en la Academic Ranking of World Universities (Academic Ranking of World Universities) (la Ŝanhaja rangotabelo) por 2014 kiel numero 401-500 el la universitatoj de la mondo [9].
- Ŝanhaja rangotabelo : 401-500 (2019)
- Times Higher Education : loko 201-250 (2020)
- QS-Universitato Rangotabelo : 158 (2020)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Official Graduation Rings for Alumni.
- ↑ University of Bath facts and figures
- ↑ Our results in the Research Excellence Framework (REF) 2021. University of Bath. Alirita 14 February 2023.
- ↑ University League Table 2016 - Complete University Guide
- ↑ University league tables 2016 - The Guardian
- ↑ The QS Top 50 universities under 50 2012
- ↑ World University Rankings 2014-15 - The World University Rankings
- ↑ World University Rankings® 2014/15 - QS Top Universities
- ↑ Academic Ranking of World Universities 2014 - Academic Ranking of World Universities
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Universitato de Bath sindikato de studentoj Arkivigite je 2019-06-14 per la retarkivo Wayback Machine