Unai Simón
Aspekto
Unai Simón | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Unai Simon Mendibil |
Naskiĝo | 11-an de junio 1997 (27-jaraĝa) en Vitorio |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (golulo) en la
|
Unai Simón - aŭ je plena nomo Unai Simón Mendibil, naskiĝis la 11-an de junio 1997 en Vitoria-Gasteiz, Eŭskio, do nun 27-jara - estas eŭska kaj hispana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2020 li estis membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "23". Krome li ekde la jaro 2018 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Athletic Bilbao.
|