[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Tutarabaj koloroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Heĝazo[1]

Ruĝa, nigra, blanka kaj verda estas konsideritaj la "koloroj de tutaraba naciismo". La fonto de la elekto de ĉi tiuj koloroj por simboli ĉiujn arabajn landojn estas en la flago de la Araba Ribelo, kiu estis desegnita de la brita diplomato Mark Sykes aŭ de la ŝarifo Husejn de Hiĝazo [2][3].

La koloroj simbolas malsamajn periodojn de la historio dum la tempo de la profeto Mohamedo kaj la islama kalifujo : blanka la Umajadoj [4], nigra la nigra flago kaj Raŝidun kaj poste adoptita de la Abasida dinastio [5][6], verda la Fatimida dinastio [4][7] kaj ruĝa la Haŝemida dinastio kaj Ĥariĝismo.

La kvar koloroj ankaŭ derivita ilia potency de verso de 14a jarcento araba poeto Safi al-Din al-Hilli: "Blanko estas niaj agoj, nigra niaj bataloj, verda niaj kampoj kaj ruĝa niaj glavoj."[8]

Ĉiuj tiuj koloroj havas historian tradicion ĉe diversaj arabaj regnoj. La flagoj de Jordanio kaj Palestina Aŭtonomio rekte devenas de la "Araba ribelula flago", kies kolorojn prenis multaj modernaj ŝtatoj [9].

Hodiaŭaj flagoj kun tutarabaj koloroj

[redakti | redakti fonton]

Parentezoj indikas adoptodaton.

Irako (1963)
Jordanio (1928)
Kuvajto (1961)
Palestino (1964, sed verŝajne multe pli frue)
Sirio (1958)
Sudano (1970)
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (1971)

Aliaj landoj (Egiptio, Jemeno) uzas tiujn ĉi kolorojn escepte de verdo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. I. Friedman, British Pan-Arab Policy, 1915–1922, Transaction Publ., 2011, p. 135
  2. Abū Khaldūn Sati' al-Husri, The days of Maysalūn: A Page from the Modern History of the Arabs, Sidney Glauser Trans. (Washington D.C.: Middle East Institute, 1966), 46.
  3. William Easterly, The White Man's Burden (2006), p. 295
  4. 4,0 4,1 Edmund Midura (March–April 1978). “Flags of the Arab World”, Saudi Aramco World, p. 4–9. 
  5. Teitelbaum, Joshua. (2001) The rise and fall of the Hashimite kingdom of Arabia. New York University Press. ISBN 1-85065-460-3. OCLC 45247314.
  6. Marshall, Tim. (2017) A flag worth dying for : the power and politics of national symbols. Scribner, an imprint of Simon & Schuster, Inc, p. 110–111. ISBN 978-1-5011-6833-8. OCLC 962006347.
  7. Znamierowski, Alfred. (2013) The World Encyclopedia of Flags: The Definitive Guide to International Flags, Banners, Standards and Ensigns, with Over 1400 Illustration. Lorenz Books, p. 122. ISBN 978-0-7548-2629-3.
  8. Muhsin Al-Musawi, Reading Iraq: Culture and Power in Conflict (I. B. Tauris 2006), p. 63
  9. Znamierowski, Alfred. (2003) Illustrated Book of Flags. Southwater. ISBN 1-84215-881-3. “The designs of these flags were later modified, but the four pan-Arab colors were retained and were adopted by Transjordan (1921), Palestine (1922), Kuwait (1961), the United Arab Emirates (1971), Western Sahara (1976) and Somaliland (1996).”.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]