Tropopaŭzo
Aspekto
La tropopaŭzo estas la supra limo de la troposfero kaj la malsupra limo de la stratosfero.
La temperaturo de la atmosfero malaltiĝas kun la altitudo ekde la grundo ĝis la tropopaŭzo, kaj plialtiĝas poste pro la ozono ekzistanta en la stratosfero kiu sorbas la ultraviolan radiadon. Tiel ĝi estas la plej malvarma parto el la malalta atmosfero (~ -65°C). Sur la Tero, ĝi konsistigas ankaŭ la biosferon.
Ĝia altitudo, sur la Tero, varias laŭ la sezonoj kaj latitudoj, ekde 8 km ĉe la polusoj ĝis 18 km ĉe ekvatoro, kun averaĝa altitudo de 11 km. La tropopaŭzo estas pli alta dum somero ol dum vintro.
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]- The height of the tropopause Arkivigite je 2020-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
|