Trombo (meteologio)
Aspekto
Pri la medicina signifo de la vorto trombo vidu la artikolon trombo.
Trombo en meteorologia fako estas rotacianta aero (tempe kun funelforma fenomeno), kiu malsupreniĝas al la maro/lago aŭ al grundo kaj ensuĉas konsiderindan volumenon (kvanton) da akvo aŭ sablo/polvo tiel, ke la tuto prezentas kolonon (funelon) inter la akvosurfaco respektive grundo kaj la nubo. La fenomeno konsistigas (loke) fortan venton, ankaŭ ĝis ŝtormoforteco aŭ pli.
La vorto trombo karakterizas diversajn meteologiajn fenomenojn, kiuj krom la supra komuna difino havas malsamajn ekestojn, daŭrojn, strukturojn kaj grandecojn. Tial estas sence diferencigi:
- Trombeto de mallonga daŭro (20s ĝis ĉ. 5min) sen nubo, ofte nomata ankaŭ (polvo-)diablo k.s.,
- Tornado estas trombo (kutime de 10m ĝis ĉirkaŭ 100m diametro) en la regiono de la Antiloj kaj de Norda Ameriko.
- Uragano estas tropika trombo en la norda atlantika oceano oriente de la 180-a longituda grado kaj la suda pacifika oceano oriente de la 160-a orienta grado;
- Tajfuno tropika trombo en la norda pacifika oceano okcidente de la 180-a longituda grado.
- Ciklono estas la nomo por trombaj ŝtormoj en la hinda oceano kaj ĉiuj aliaj regionoj de la tero.