Trins (komunumaro)
Komunumaro Trins | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Imboden |
Ĉefloko | Trin |
Koordinatoj | 46° 49′ N 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ N 9° 21′ O / 46.817 °N, 9.350 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7228 (2009-12-31) |
Areo | 151,82 km² |
Loĝantardenseco | 48 loĝantoj/km² |
La komunumaro Trins estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Imboden. Ĝi havis 7228 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Trin.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Trins situas ĉe la nordokcidenta flanko de Rejno respektive ĝia fontrivero Antaŭa Rejno. En Nordo la komunumaro etendiĝas al la Glarusaj Alpoj.
Monda naturheredaĵo
[redakti | redakti fonton]La norda parto de la komunumaro Trins, nome la komunumoj Flims, Trin kaj Tamins apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Komunumoj de la komunumaro Trins
[redakti | redakti fonton]La komunumaro Trins konsistas (stato en 2011) el 4 komunumoj, el kiuj Felsberg estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Felsberg | 2262 | 13.40 | 3731 | |
Flims | 2577 | 50.51 | 3732 | |
Tamins | 1163 | 40.74 | 3733 | |
Trin | 1226 | 47.17 | 3734 | |
Totale | 4 | 7228 | 151,82 |
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum mezepoko Trins estis Senjorujo, kies centro estis la fortikaĵo Crap Sogn Barcazi en la hodiaŭa komunumo Trin. La hodiaŭa komunumaro Trins estis fondita surbaze de la tiama nova leĝo pri la administra organizo de Kantono Grizono en la jaro 1851. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Trins Arkivigite je 2014-04-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Senjorujo Trins en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Trins – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|