Triftongo
Aspekto
Triftongo estas kunmeto de duonvokalo + vokalo + duonvokalo, aŭ de vokalo + duonvokalo + duonvokalo, formanta la vokalan kernon de unu silabo.
En diversaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]En la angla
[redakti | redakti fonton]Triftongoj oftas en la norma Anglia akĉento de la angla lingvo:
triftongo | ekzemplo | dusilaba neekzemplo |
---|---|---|
[aʊ̯ə̯] | hour (horo) | shower [aʊ̯.ə] (duŝo) |
[aɪ̯ə̯] | fire (fajro) | higher [aɪ̯.ə] (pli alta) |
[ɔɪ̯ə̯] | loir (gliro) | employer [ɔɪ̯.ə] (dunginto) |
En la dana
[redakti | redakti fonton]Triftongoj estas ofte troveblaj en la dana lingvo; ekz. arv [aoŭ] "heredo".
En Esperanto
[redakti | redakti fonton]En Esperanto ne troviĝas triftongo kies kerno estas la unua segmento (ekz. *aŭj).
Se oni kiel klarajn duonvokalojn prononcas silabkomencajn j, eblas trovi triftongojn Esperante, kies kerno estas la dua segmento:
triftongo | ekzemplo |
---|---|
jaj | kampanjaj, Kenjaj |
joj | kampanjoj, paĉjoj |
jaŭ | Ljaŭningo |
Se oni rigardus la finaĵon -o de liternomoj kiel substantiva finaĵo, do eblus la triftongo ŭoj en la liternomo ŭoj (pluralo de la nomo ŭo de la litero Ŭ); tamen, Bertilo Wennergren argumentas kontraŭe.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wennergren, Bertilo. §15.6. Liternomoj (esperante). Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.