Tram-metroo de Rouen
Tram-metroo de Rouen | |||||
---|---|---|---|---|---|
tramtransporto | |||||
Komenco | 1994 vd | ||||
Antaŭe | Old Rouen tramway vd | ||||
Geografia situo | 49° 26′ 38″ N, 1° 6′ 11″ O (mapo)49.4438888888891.1030555555556Koordinatoj: 49° 26′ 38″ N, 1° 6′ 11″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Francio vd | ||||
Situo | Rueno | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Tram-metroo de Rouen | |
---|---|
Tramo Citadis sur la ponto Jeanne-d'Arc | |
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | TCAR |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 18,2 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Fervoja klaso | Tram-metroo |
Nombro de trakoj | 2 |
Maksimuma rapideco | 60 km/h |
Stacioj de la fervojlinio | |
31 haltejoj | |
La Tram-metroo de Rouen (france Tramway de Rouen, loke konata kiel "Métro de Rouen") konsistas el reto de du-linia tramvojo en urbo Rouen (esperante: Rueno), Seine-Maritime, Normandio, Francio.
La tramvojo operacias kiel unu norda vojo kun du sudaj branĉoj al Saint-Étienne-du-Rouvray kaj Le Grand-Quevilly. La kombinita norda vojo de la tramvojo veturas tra 1,7 km (1,1 mi) longa subtera sekcio en la centro de urbo Rouen; la cetero de la tramvojo al la sudo de la subtera porcio veturas surtere sur segregita vojo.
Moderna tramo
[redakti | redakti fonton]En 1991, konstruo de nova tram-sistemo komenciĝis.
"Métrobus" estis malfermita la 17-an de decembro 1994. Prilumante la fakton ke la nova transporta rimedo teĥnike estas malpeza fervojo/tramvojo, loĝantoj de Rouen kaj ĝiaj ĉirkaŭurboj kutimiĝis nomi ĝin la 'métro' (metroo). En septembro 1997 la tramvojo estis prilongigita al Technopôle du Madrillet.[1]
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Longeco de la reto: 18,2 km
- Nombro de haltejoj: 31
- Nombro de tramoj: 28
- Kapacito de tramo: 178
- Meza komerca rapido: 19,125 km/h
- Maksimuma rapido: 60 km/h
- Taga trafiko: 67 000 vojaĝoj (2010)
- Malfermaj horoj: 5 h ĝis 23.30 h
- Frekvenco de servo: ĉiujn 3 minutojn (en pinta horo); ĉiujn 20 minutojn (ekster pinta horo)
Mapo
[redakti | redakti fonton]Veturanta materialo
[redakti | redakti fonton]Veturanta materialo estas de tipo malpeza fervojo; la GEC Alsthom Tramway Français Standard (TFS),[2] simila al tiuj uzataj en la Tramtransporto en Grenoblo (1987) kaj Tramtransporto en Parizo T1.
En januaro 2010 al Alstom estis aljuĝita kontrakto de €90m por provizi 27 tramojn Citadis 402 en 2011–2012 por anstataŭigi la tramojn de TFS.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1 aŭgusto 1997) “Paris opening launches next round of French tram projects”, Railway Gazette International. Alirita 2011-05-24..
- ↑ 2,0 2,1 (5 januaro 2010) “Rouen orders trams to increase capacity”, Railway Gazette International. Alirita 2011-05-24..
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tramtransporto
- Listo de urboj kun tramtransporto
- Tramo
- Tramvojo
- Tram-metroo
- Rouen
- Metroo
- Alstom Citadis
- Listo de metrooj en la mondo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rouen tramway en la angla Vikipedio.
|