Tipaj apusoj
Aspekto
Tipaj apusoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Komuna apuso
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tipaj apusoj aŭ birdoj de la tribo aŭ subfamilio Apodini estas tipo de birdoj de la familio de apusedoj. Ili similas multe laŭ aspekto kaj estas konfuzitaj kun la hirundoj, pro ĝenerala aspekto, koloro kaj flugmaniero, sed ili entute ne estas rilataj al tiuj (vidu ankaŭ konverĝa evoluo). Tiu subfamilio en havas la pli tipan genron nome Apus kaj aliajn kvar genrojn. Ĉiuj havas mallongajn krurojn kiuj malpermesas surteriĝi kaj poste ekflgui kaj nur pendigi sin al vertikalaj truoj aŭ surfacoj, kie nestumas.
Specioj kaj genroj
[redakti | redakti fonton]- Genro Aeronautes
- Blankgorĝa apuso, Aeronautes saxatalis
- Montapuso, Aeronautes montivagus
- Anda apuso, Aeronautes andecolus
- Genro Tachornis
- Antila palmapuso, Tachornis phoenicobia
- Nana palmapuso, Tachornis furcata
- Forkovosta palmapuso, Tachornis squamata
- Genro Panyptila
- Malgranda palmapuso, Panyptila cayennensis
- Granda palmapuso, Panyptila sanctihieronymi
- Genro Cypsiurus (palmapusoj)
- Azia palmapuso, Cypsiurus balasiensis
- Afrika palmapuso, Cypsiurus parvus
- Genro Apus
- Alpa apuso Apus melba
- Punktapuso, Apus aequatorialis
- Aleksandrapuso, Apus alexandri
- Komuna apuso Apus apus
- Unukolora apuso, Apus unicolor
- Nianzapuso, Apus niansae
- Pala apuso Apus pallidus
- Afrika apuso, Apus barbatus
- Somala apuso, Apus berliozi
- Sudafrika apuso, Apus bradfieldi
- Madagaskara apuso, Apus balstoni
- Pacifika apuso Apus pacificus
- Malhelpuga apuso, Apus acuticauda
- Blankpuga apuso, Apus affinis
- Nepala apuso, Apus nipalensis
- Horusapuso, Apus horus
- Blankpuga kafrapuso Apus caffer
- Batesapuso, Apus batesi