The Lord of the Rings: The Rings of Power
The Lord of the Rings: The Rings of Power | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | The Lord of the Rings: The Rings of Power |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | fantasta televida serio, agada televida serio, aventura televida serio, televida dramserio, televida serio bazita sur romano |
Reĝisoro | Juan Antonio Bayona, Wayne Yip, Charlotte Brändström |
Aktoroj | Morfydd Clark • Lenny Henry • Thusitha Jayasundera • Dylan Smith • Markella Kavenagh • Robert Aramayo • Ismaël Cruz Córdova • Daniel Weyman • Nazanin Boniadi • Charles Edwards • Geoff Morrell • Peter Tait • Tyroe Muhafidin • Maxine Cunliffe • Amelie Child Villiers • Megan Richards • Owain Arthur • Augustus Prew • Simon Merrells • Cynthia Addai-Robinson • Ema Horvath • Trystan Gravelle • Lloyd Owen • Charlie Vickers • Maxim Baldry • Sara Zwangobani • Joseph Mawle • Anthony Crum • Alex Tarrant |
Muziko de | Bear McCreary |
Amplekso | |
Sezonoj | 2 |
Epizodoj | 16 |
Daŭro sen reklamoj | 70 |
Elsendo | |
Bilda formato | 2,39:1 |
Unua elsendo | 2 sep. 2022 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
The Lord of the Rings: The Rings of Power ("La Mastro de l'Ringoj: La Ringoj de Potenco") estas usona fantasta televida serio kreita de J. D. Payne kaj Patrick McKay por Amazon Prime Video. Bazata sur la romano La Mastro de l'Ringoj kaj precipe ĝiaj apendicoj, verkita de J. R. R. Tolkien, la historio pritraktas la Duan Epokon de Mez-Tero, okazanta milojn da jaroj antaŭ La Hobito kaj La Mastro de l'Ringoj. Ĝin produktas Amazon Studios kune kun New Line Cinema, kaj kun konsulto kun la Tolkien Estate (la gardanto de intelekta propraĵo de Tolkien).
Amazon aĉetis la televidajn rajtojn de La Mastro de l'Ringoj de la Tolkien Estate je novembro 2017, kaj intencas produkti kvin sezonojn valoranta plej ol mil milionoj da usonaj dolaroj, kio farus ĝin la plej multekosta televida serio en historio.
La unuaj du epizodoj aperis la 1-an de septembro 2022, kaj la fina oka epizodo de la sezono aperis la 14-an de oktobro 2022.
Epizodoj
[redakti | redakti fonton]- A Shadow of the Past — aperinta la 1-an de septembro 2022
- Adrift — la 1-an de septembro 2022
- Adar — la 9-an de septembro 2022
- The Great Wave — la 16-an de septembro 2022
- Partings — la 23-an de septembro 2022
- Udûn — la 30-an de septembro 2022
- The Eye — la 7-an de oktobro 2022
- Alloyed — la 14-an de oktobro 2022
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]The Lord of the Rings: The Rings of Power ĉe Amazon Prime
The Lord of the Rings: The Rings of Power ĉe Amazon Studios