[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

The Ladykillers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Ladykillers
filmo
Originala titolo The Ladykillers
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 26 mar. 2004, 29 jul. 2004
Ĝenro heist film, komedia filmo, comedy thriller
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Barry Sonnenfeld • Barry Josephson • Tom Jacobson
Scenaro William Rose • Joel Coen • Ethan Coen
Filmita en Kalifornio • Los-Anĝeleso
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Tom Hanks • Irma P. Hall • Marlon Wayans • J. K. Simmons • Tzi Ma • Ryan Hurst • Diane Delano • Stephen Root • Blake Clark • George Wallace • Jason Weaver • John McConnell • Greg Grunberg • Bruce Campbell • Aldis Hodge • Jeremy Suarez • Robert Baker • Freda Foh Shen
Produktinta firmao Mike Zoss Productions 
Touchstone Pictures
IMDb
vdr

The Ladykillers estas usona nigrakomedia krimtrilera filmo de 2004 verkita, reĝisorita, produktorita kaj eldonita de Joel kaj Ethan Coen.[1] La scenaro de Coen-oj estis bazita sur la brita Ealing komedia filmo samnoma de 1955, kiu estis verkita de William Rose.[2] La fratoj Coen produktoris la refilmadon kun Tom Jacobson, Barry Sonnenfeld, kaj Barry Josephson. En la filmo stelulas Tom Hanks, Irma P. Hall, Marlon Wayans, J. K. Simmons, Tzi Ma kaj Ryan Hurst, kaj estas la nura fojo en kiu la fratoj Coen laboris kun Tom Hanks ĝis nun kaj la unua refilmo farita de la Coen-oj.[3] Tiu estis la unua filmo en kiu Joel kaj Ethan Coen aperas en la listo kiel produktoroj kaj reĝisoroj; antaŭe Joel aperis ĉiam kiel reĝisoro kaj Ethan kiel produktoro.

The Ladykillers ricevis diversajn recenzojn kaj enspezis 76 milionojn da dolaroj tutmonde. Multaj kritikistoj konsideras ĝin unu el la plej malfortaj klopodoj de Coen-oj, negative kompare kun la brita klasikaĵo.[4][5]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la usona ŝtato Misisipio, la «profesoro» Goldthwaite H. Dorr ekloĝas lue en la domo de maljuna damo, nome Marva Munson. Ŝajne brila kaj afabla — li montriĝas kiel profesoro de klasikaj studoj — sed fakte li celas la ŝteladon de la jarcento. Li kaj lia bando, kies membroj montriĝas kiel liaj "muzikistoj" (kvazaŭ ili ludas muzikon de la Renesanco), elfosas sekrete tunelon el la kelo de la domo de la maljunulino ĝis barĝo ĉe la bordo de la rivero, kiu estas hejmo de grava kazino, nome la Bandit Queen Casino.

La profesoro Dorr estas akompanata de la juna Gawain MacSam (entuziasma pedelo kiu laboras ene de la kazino), de Garth Pancake (fakulo pri eksploddetrado suferanta de la agaciĝa intesta sindromo), de la mistera "Generalo" kaj de la muskolmonto Lump Hudson. La profesoro kaj liaj komplicoj tamen malkovras tuj ke la sinjorino Munson estas pli scivolema ol atendite.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Tom Hanks - Profesoro G.H. Dorr
  • Irma P. Hall - Marva Munson
  • Marlon Wayans - Gawain MacSam
  • J.K. Simmons - Garth Pancake
  • Tzi Ma - "La Generalo"
  • Ryan Hurst - Lump Hudson
  • Diane Delano - Montarulino
  • George Wallace - Sheriff Wyner
  • Stephen Root - Fernand Gudge
  • Bruce Campbell - Memapero (eksterliste).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. [alt.tcm.turner.com/tcmdb/title/452160/Ladykillers-The/full-credits.html "The Ladykillers 2004".] Turner Classic Movies. Atlanta: Turner Broadcasting System (Time Warner). Alirita la 11a de Julio, 2016.
  2. "The Ladykillers 1955". Turner Classic Movies. Atlanta: Turner Broadcasting System (Time Warner). Alirita la 11a de Julio, 2016.
  3. "Coenesque - The Ladykillers". www.coenbrothers.net. Alirita la 2an de Decembro, 2015.
  4. . Every Coen Brothers Movie, Ranked From Worst to Best. New York Media (5a de Februaro, 2016). Alirita 9a de Decembro, 2016 .
  5. Hornaday, Ann, "Our definitive ranking of every Coen brothers film", 5a de Februaro, 2016.