Tanĝerino
Citrus tangerina, Tanĝerino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
kultivata tanĝerina arbeto (Citrus tangerina) en ĝardeno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus tangerina TANAKA | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tanĝerino (Citrus tangerina) estas kaj citruso el la familio de la Rutacoj (Rutaceae) kaj la oranĝa koloro de ties frukto. La esprimo tangerino estas uzata sinonime ankaŭ por la mandarino (Citrus reticulata). Ambaŭ specioj estas firme parencoj, sed ili estas ne identaj.
Deveno kaj plantado
[redakti | redakti fonton]La vorto tanĝerino venis de la maroka havenurbo Tanĝero. En la ĉirkaŭo de la urbo troviĝis fruktoj, kiuj science estis priskribitaj unuafoje en la 18a jarcento kaj science esploritaj komence de la 19a jarcento kiel Citrus nobilis var. tangeriana priskribitaj laŭ la klasifikado de la taksonomio fare de la japana botanikisto Chōzaburō Tanaka.
Meze de la 19a jarcento la bredado de la tanĝerino komenciĝis en Nordameriko. Iu majoro Atway posedis plantejojn de la el Maroko importitaj plantoj en Palatka en la ŝtato Florido kaj estas rigardata kiel la unua bredisto en Usono.
Ekonomia signifo
[redakti | redakti fonton]Kaj mandarinoj kaj tanĝerinoj okupas grandan parton de la komerco de oranĝoj; male al tiuj, kaj mandarinoj kaj tanĝerinoj estas facile manipuleblaj por senŝeligo. Pro tio, ili estas grandskale produktitaj kaj komercataj.
Nutraĵvaloro
[redakti | redakti fonton]Kiel ĉe mandarinoj, ankaŭ la tanĝerinoj enhavas grandajn kvantojn de vitamino C, foliata acido kaj betakarotino. Krome troviĝas ankaŭ kalio, magnezio, tiamino, riboflavinoj, vitamino B3, luteino kaj zeaksantino. La oleo enhavas, kiel ĉefa substanco, limonenon kaj alfan pinenon, mircenon, gama-terpenojn, citronelon, linalolon, citralon, acetaton, geranilacetaton, geraniolon, timolon kaj karvonon.
Monda produktado
[redakti | redakti fonton]
produktado en tunoj de klementinoj, de mandarinoj kaj de tanĝerinoj. jaroj 2004-2005 | |||||
Ĉinio | 11 044 178,00 | 47 % | 11 395 000,00 | 49 % | |
Hispanio | 2 457 700,00 | 10 % | 1 944 600,00 | 8 % | |
Brazilo | 1 163 213,00 | 5 % | 1 270 000,00 | 5 % | |
Japanio | 1 060 000,00 | 5 % | 1 100 000,00 | 5 % | |
Irano | 720 000,00 | 3 % | 720 000,00 | 3 % | |
Tajlando | 668 000,00 | 3 % | 670 000,00 | 3 % | |
Egiptio | 661 271,00 | 3 % | 665 000,00 | 3 % | |
Pakistano | 505 000,00 | 2 % | 587 000,00 | 2 % | |
Italio | 611 134,00 | 3 % | 585 844,00 | 2 % | |
Turkio | 670 000,00 | 3 % | 585 000,00 | 2 % | |
Sud-Koreio | 584 353,00 | 2 % | 580 000,00 | 2 % | |
Argentino | 450 000,00 | 2 % | 450 000,00 | 2 % | |
Maroko | 443 000,00 | 2 % | 425 000,00 | 2 % | |
Usono | 476 270,00 | 2 % | 390 090,00 | 2 % | |
Meksiko | 360 000,00 | 2 % | 370 000,00 | 2 % | |
aliaj landoj | 1 642 814,00 | 7 % | 1 749 787,00 | 7 % | |
Total | 23 516 933,00 | 100 % | 23 487 321,00 | 100 % |