[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Tambach-Dietharz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tambach-Dietharz
Blazono
Tambach-Dietharz (Germanio)
Tambach-Dietharz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036252
Poŝtkodo 99897
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067065
Politiko
Komunumestro Harald Wrona
Adreso de la administrejo Burgstallstraße 31a
99897 Tambach-Dietharz
Demografio
Loĝantaro 4318 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 48′ N, 10° 37′ O (mapo)50.7924510.61568Koordinatoj: 50° 48′ N, 10° 37′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 450 m
Areo 41,54 km²
Oficiala retejo https://www.tambach-dietharz.de/
vdr

Tambach-Dietharz estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4318 loĝantojn.

La unua nommencio de Tambach estis en la 1039-a jaro kiel Dambahc. De la 10-a jarcento kondukis verŝajne komerca kaj armea strato tra la valo Tambacher Mulde tra la kresto de Turingia Arbaroes (Frankenstic, la nuna marŝpado Rennsteig) al Frankonio kun konekso plua al Suda Germanujo. Florego de ĉi strato estis en la 15-a jarcento. Kiel komunumo ĝi estas dokumente atestita de 1251. Castrum Walinvels (burgo Waldenfels/Altenfels) sur monteto Altenfels rande de´ la akvobaraĵo Schmalwasser estis eble dogana aŭ eskorta stacio. Inter la voktoj de Waldenfels estis ankaŭ certa Eckehard, parto de Majstro Eckhart. En 1293 la senjoroj de Meldingen enmanigis la vilaĝon al la monaĥejo Georgenthal. Post ties neniigo dum Reformacio, Tambach apartenis ekde 1531 al Administradujo Georgenthal kiun de 1640 posedis la dukoj de Saksio-Gotao.

Dietharz: ĝia unua mencio estis en 1246 kiel Ditteritz. La monaĥoj de Georgenthal transprenis la tuton den 1293. Post militaj damaĝoj oni ordonis en 1691 ke ĉiu civitano imposte liveris certan kvanton da ligno por rekonstruo vilaĝa.[1] En 1919 ambaŭ vilaĝoj kunfandiĝis kaj ricevis en 1925 privilegiojn de urbo.

La malnova strato en la direkto de Schmalkalden famiĝis ankaŭ danke al Marteno Lutero reirante en februaro 1537 al Wittenberg post subsigno de defendkontrakto de la Ŝmalkalda Ligo. Grave malsaniĝite pro vezika aŭ rena difektiĝo li resaniĝis post trinko de akvo el puto pri kio memoras nomo de puto Lutherbrunnen. Pri tiu ĉi miraklo li letere raportis al Filipo Melanktono.[2] Okaze de la 200-a datreveno de Reformacio en 1717 oni baptis puton Lutherbrunnen; versimile Lutero prenis padon preter la juĝeja loko ĉe la fago Diebesbuche. Dum la Dua mondmilito pli ol 300 geviroj estis punlaborantaj ĉe la firmaoj Hopf kaj Fritz Braun [3]. Dum GDR-tempoj estiĝis ĉe Hubenstein proksime de la supre menciita akvobaraĵo feria tendaro por junaj pioniroj kiu brulkonsumiĝis.[4] Post 2013 oni planis krei supre de Tambach-Dietharz pumprezervan akvoenergian centralon kio elvokis nebonajn sentojn enloĝantare.[5] En 2018 tiaj planoj ĉesis.[6] Dum GDR-tempo estis enurba dunganto ankaŭ la ŝufabriko Kachel.[7]

En decembro 1892 Tambach-Dietharz fariĝis kapostacio de etfervojlinio disde Georgenthal: persona trafiko ĉesis en septembro 1969 kaj vara en decembro 1995. La taluso poste estiĝis biciklovojo.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Muzeo Lohmühle

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Johann Georg August Galletti: Geschichte und Beschreibung des Herzogthums Gotha. Volumo 3, p. 250–251
  2. Heike Hentschel: Wahre Geschichten um den Lutherweg in Thüringen, Tauchaer Verlag, Taucha 2017, ISBN 978-3-89772-293-4, p. 20
  3. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deŭtscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945 (=Heimatgeschichtliche Wegweiser, 8: Thüringen). Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 102
  4. fejsbuka informo
  5. Gerlinde Sommer: "Viele hier haben einfach Angst. In Tambach-Dietharz rumort es wegen des geplanten Pumpspeicherkraftwerks." - Ĉe: TLZ, 30.1.2013
  6. "Pläne für Pumpspeiĉerwerk bei Tambach-Dietharz gestoppt" - ĉe: insuedthueringen.de, 31.7.2018
  7. "DDR-Schuhfabrik Kachel aus Tambach-Dietharz - Unternehmerin erinnert sich" - ĉe: TLZ, 29.4.2015