[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Werburgh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Werburgh
Persona informo
Wærburg
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
en Stone
Morto 3-an de februaro 699 (0699-02-03) (49-jaraĝa)
en Stoke-on-Trent
Ŝtataneco Mercia Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Wulfhere Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Ermenilda of Ely (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Coenred Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monaĥino Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Werburgh (aŭ Werburga (m. la 3-a de februaro 699) estis anglosaksa sanktulino kaj patronsanktulino de Chester.

Werbugh estis filino de Wulfhere, reĝo de Mercia de 658 al 675, kaj Ermenilda, filino de Eorcenberht (Kent). Post la morto de Wulfhere Ermenilda iĝis monaĥino kaj fine estis abatino de Ely.

Monaĥino kaj abatino

[redakti | redakti fonton]

Werburgh eniris monaĥinejon dum sia infanaĝo kaj edukiĝis sub sia praonklino Aethelfryth, la unua abatino de Ely kaj antaŭa reĝino de Northumbria. Ŝi subtenis reformojn de la monaĥina vivmaniero tratute Anglion.

Ŝi sekvis siajn praonklinon Aethelfryh, avinon Seaxburh kaj patrinon Ermenilda kiel abatino de Ely.

Morto kaj kanoniziĝo

[redakti | redakti fonton]

Werburgh mortis en 699 kaj entombiĝis ĉe Hanbury, Staffordshire.

En 708 ŝia frato Coenred, reĝo de Mercia, decidis reentombigi ŝiajn restaĵojn en pli elstara loko ĉe Hanbury. La korpo estis neputriĝinta, kaj oni konsideris tion mirakla. Tial la tombo iĝis pilgrimcelo kaj ŝi estis venerata kiel sanktulino.

En 875, pro timo ke la vikingoj disrabos la preĝejon de Hanbury, ŝiaj restaĵoj estis reentombigataj ĉe la katedralo de Chester.