Warren Christopher
Aspekto
Warren CHRISTOPHER, naskiĝis la 27-an de oktobro 1925, mortis 85-jara la 18-an de majo 2011, estis usona juristo, diplomato kaj politikisto. Dum la unua oficperiodo de Bill Clinton kiel prezidento de Usono, li servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato.
Antaŭe li interalie estis vica ĝenerala advokato de Usono, do vicgvidanto de la Usona Departmento de Justico, en la prezidenta oficperiodo de Lyndon Johnson, kaj vica usona ministro pri eksteraj rilatoj en la prezidenta oficperiodo de Jimmy Carter. Ĝis sia morto, li laboris kiel advokato en Kalifornio. Krome li estis profesoro en la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA).
Jam en 1981, li honoriĝis per la prezidenta medalo de libereco.
Antaŭe: | 63-a Usona Sekretario de Ŝtato | Poste: |
---|---|---|
Lawrence Eagleburger | 1993-1997 | Madeleine Albright |