Sándor Festetics
Sándor Festetics | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de majo 1882 en Dég |
Morto | 12-an de septembro 1956 (74-jaraĝa) en Balatonrendes |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Andor Festetics |
Infano | Izabella Mária Festetics |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Grafo Sándor Festetics [ŝAndor feŝtetiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun la ceteraj nomoj Festetics Sándor Ágost Dénes estis hungara politikisto, ministro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis tolnai. Lia patro estis Andor Festetics (politikisto).
Sándor Festetics [1] naskiĝis la 31-an de majo 1882 en Dég. Li mortis la 12-an de septembro 1956 en Balatonrendes.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Festetics lernis juron, poste li estis diplomato. Dum la 1-a mondmilito li atingis la rangon kapitano. Lia edzino estis fratino de Mihály Károlyi, nemirinde post la revolucio en 1918 li iĝis ministro pri defendo. Li ne kunlaboris kun la komunistoj, tial dum la Hungara Sovetrespubliko li ne plu estis ministro. Post jaroj li estis unu el la fondintoj de hungaraj nazioj. En 1931 li estis elektita parlamenta deputito. Post la 2-a mondmilito la tribunalo kondamnis lin 5 jarojn, fakte li liberiĝis en 1953.
Lia edzino naskis 4 gefilojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-09-18 per la retarkivo Wayback Machine