El Vikipedio, la libera enciklopedio
Risto RYTI [ˈristɔ ˈhɛi̯kːi ˈryti] (naskiĝis la 3-an de februaro 1889, mortis la 25-an de oktobro 1956) estis finna juristo kaj politikisto. Li estis direktoro de la Finnlanda Banko (Suomen Pankki), ĉefministro de Finnlando de la 1-a de decembro 1939 ĝis la 21-a de decembro 1940, do dum la Vintra Milito, kaj prezidento de Finnlando inter 1940 kaj 1944.
En junio 1944 Risto Ryti kun Joachim von Ribbentrop, la ministro pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio, subskribis traktaton, kiu sekurigis liveradon de armiloj kaj greno el Germanio al Finnlando por la milito de la finna armeo kontraŭ Sovetunio. Kompense Risto Ryti promesis ne interkonsenti apartan packontrakton kun Sovetunio, nur en bloko kun Nazia Germanio. Post kiam la finna armeo helpe de la materia subteno repuŝis la amason atakon de la Ruĝa Armeo de Sovetunio al Finnlando, prezidento Risto Ryti demisiis el la ofico de ŝtata prezidento sub la preteksto de sanproblemoj. Ĉar laŭjure ne la finna ŝtato, sed Risto Ryti kiel privatulo subskribis la traktaton, ĝi ne ligis la novan prezidanton Carl Gustaf Emil Mannerheim. Tio ebligis al Finnlando kontraŭ la volo de Nazia Germanio en septembro 1944 interkonsenti armisticon kun Sovetunio.
En 1945 pro forta premo de la stalinisma Sovetunio komenciĝis proceso kontraŭ Risto Ryti pri kunlaboro kun nazia Germanio. Li estis kondamnita je 10 jaroj da malliberiĝo, sed jam en 1949 pro sanproblemoj reliberiĝis en amnestio fare de la tiama ŝtata prezidento Juho Kusti Paasikivi.
Vidu ankaŭ