[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Releksikigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Releksikigo (ankaŭ revortarigo) estas termino en lingvistiko, uzata por priskribi lingvoŝanĝiĝon en kazo, ke la vorttrezoro de lingvo grandparte aŭ komplete ŝanĝiĝas sub la influo de fremda lingvo, dum ĝia gramatiko plejparte konserviĝas.

Kutime la termino releksikigo estas uzata por la priskribo de la evoluo de piĝinoj, kreolaj lingvojmikslingvoj[1].

Pli larĝe la termino estas ankaŭ uzata en kunteksto de

  • planlingvoj (artefaritaj lingvoj), ĵargonoj kaj slango la esprimo estas aplikata en la procezo de kreado de lingvo, anstataŭigante novan vortprovizon en la gramatiko de ekzistanta lingvo.
  • por ĉio, kio rilatas al noveco kaj por la invento de nova ĵargono ene de certa kampo.

Releksikigo ne estas sinonima de lingva prunto, en kiu lingvo simple kompletigas sian kernan vortprovizon per pruntoj de alia lingvo.

Lingvoj ne-kreolaj

[redakti | redakti fonton]

Planlingvoj

[redakti | redakti fonton]

En planlingvistiko la termino estas uzebla por priskribi konstruitajn lingvojn, kiuj baziĝas sur la gramatiko kaj semantiko de ekzistanta (artefarita aŭ etna) lingvo uzante tamen alian vorttrezoron. Ĉi tio okazas plej ofte ĉe novaj tiaj lingvoj. Lingvo kreita tiamaniere estas konata kiel releksikigo. Ekzemple, Loĵbano komenciĝis kiel releksigo de Loglan, sed la gramatikoj de ambaŭ lingvoj poste diverĝis[2][3].

Mikslingvoj

[redakti | redakti fonton]

Eĉ en lingvoj, kiuj ne estas kreolaj, (parta) releksigo povas okazi, ekz. en la keĉua kaj ajamara estas granda nombro da hispanaj vortoj. Tiuj longe pruntitaj vortoj estis adaptitaj al la fonologia sistemo kaj fonotaktiko de tiuj lingvoj. Ekzemplo estas Lengua media en Ekvadoro, kiu uzas hispanajn vortojn kaj keĉuan gramatikon.

Slango, ĵargono

[redakti | redakti fonton]

La sama ĉe ĵargonoj kaj slangoj, kiel ĉe la hispana romaa (caló), tio estas la ĵargono uzata de la hispanaj ciganoj kiu miksas la hispanan gramatikon kaj la romaan vortprovizon. Caló estas slango uzata de la hispanaj ciganoj , kiu miksas hispanan gramatikon kun romaa vortprovizo[4].

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (angla) Bakker, Petro (1997), A Language of Our Own , New York: Oxford University Press.
  • (angla) Arends, Jacques, Pieter Muysken & Norval Smith.1995, Pidgins and Creoles: an introduction. Amsterdam, eld. Benjamins.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Crystal, David (2008), A Dictionary of Linguistics and Phonetics (PDF) Serio (6-a eldono), Malden, Massachusetts: Blackwell Publishing, p. 412, ISBN 978-1-4051-5296-9, LCCN 2007-52260, OCLC 317317506, arkivite de la originalo (PDF), la 29-an de marto 2016
  2. (en) Sekcio pri la esprimo "RELEX[rompita ligilo]" en la Conlang Vikilibro
  3. (en) Rob Speer, Catherine Havasi, Meeting the Computer Halfway: Language Processing in the Artificial Language Lojban, Massachusetts Institute of Technology, arkivita de la originalo, la 24-an de novembro 2005.
  4. (en) John F.; Fernandez, Cayetano, Adiego, Ignatius-Xavier (junio 2015). "La longa agonio de Hispanoromani. La restaĵoj de Caló en la parolado de hispanaj ciganoj[rompita ligilo]", Romani Studies, 25 (1):53–93. doi: 10.3828/rs.2015.3. ISSN  1528-0748

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Kreola lingvo

Kontaktlingvistiko