Regionhistoria muzeo de Dachwig
Regionhistoria muzeo de Dachwig | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Dachwig | |||
Adreso | Lange Straße 27, 99100 Dachwig | |||
Estiĝo | 2000 | |||
Koordinatoj | 51° 4′ 39″ N, 10° 51′ 24″ O (mapo)51.0774684455610.856576084344Koordinatoj: 51° 4′ 39″ N, 10° 51′ 24″ O (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | http://www.dorfmuseum-dachwig.de/ | |||
La Regionhistoria muzeo Dachwig (germane Dorfmuseum Dachwig) troviĝas en Dachwig, parto de la komunumo Fahner Höhe, Lange Straße.
Priskribo de la loko
[redakti | redakti fonton]La muzeo estas en la centro de la vilaĝo. En 1974 komencis Hermann kaj Elsbeth Martin la kolekton de kamparanaj mebloj en sia en 1802 konstruita bieno. La muzeon oni inaŭguris jam unu jaron poste okaze de la 1115-a datreveno urbomencia.
En la 2001-a jaro fonditis la societo Dachwiger Heimat- und Museumsverein kiu transprenis la prizorgon de la loko.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Konsistigas la muzeon 16 ekspoziciaj ĉambroj. Oni trovas ĉion tipan por familia mastrumaĵo ĉirkaŭ la jaro 1900. La granda garbejo gastigas multon da agrikulturaj maŝinoj, i.a. du traktoroj Lanz-Bulldog (malsamaj modeloj).
Krome vidindas la malnova lernejo kaj la lavbudo. Ekster tio oni povas informiĝi bone pri la historio de Dachwig kaj ĝia medio. Estas atestitaj spuroj pri kelta setlado 4.500 jarojn aĝa.
En la interna korto de la muzeo staras malnovaj limŝtonoj kaj eratika bloko taksita monumentprotektinda ŝtonaĵo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 40