Rebeka Bobanj
Rebeka Bobanj | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rebeka Bobanj |
Naskiĝo | la 5-an de junio 1981 en Subotica (Serbio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Rebeka Bobanj, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bobanj Rebeka estas hungardevena serbia operkantisto, (soprano, koloratursoprano).
Rebeka Bobanj [1] naskiĝis la 5-an de junio 1981 en Subotica (Serbio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rebeka Bobanj apartenas al la hungara minoritato en Serbio. Ŝi lernis pianludadon inter sia aĝoj 6 kaj 15 en muzika lernejo en sia naskiĝurbo. Ŝi aĝis 7, kiam ŝi kantadis popolkantojn en la lernejo. Ŝi plulernis en muzika mezlernejo, sed ŝi akiris abiturienton en medicina mezlernejo en 2000, poste ŝi lernis kantadon private. Ŝi akiris muzikan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2011. Jam dum la studentaj jaroj ŝi akiris premion en kantokonkurso. En 2011 ŝi ricevis inviton al opero prezentita en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2012.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi: Il trovatore – Ines
- Giacomo Puccini: La bohème — Mimi; Musette
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Zauberflöte – Reĝino de Nokto
- Die Entführung aus dem Serail - Konstanze
- L'oca del Cairo - Celidora