Roberto Gviskardo
Aspekto
Roberto Gviskardo, aŭ en franca Robert Guiscard (ĉ. 1015 – 17a de Julio 1085) estis normana aventuristo rememorita pro la konkero de suda Italio kaj Sicilio. Roberto naskiĝis en la familio Hauteville en Normandio, iĝis Grafo de Apulio kaj Kalabrio (1057–1059), kaj poste Duko de Apulio kaj Kalabrio kaj Duko de Sicilio (1059–1085), kaj por mallonge Princo de Benevento (1078–1081) antaŭ revenigi la titolon al la Papo.
Lia kromnomo, en tiutempa Latina Viscardus kaj Malnovfranca lingvo Viscart, estas ofte farita kiel "la kapabla", "la ingenia", "la ruza", "la vulpo", aŭ "la mustelo". En Italaj fonotj li estas ofte Roberto il Guiscardo aŭ Roberto d'Altavilla (el Robert de Hauteville).