Quetigny
Quetigny | ||
esperante: Ketinjio | ||
komunumo | ||
Urbodomo
| ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Dijon | |
Kantono | Chevigny-Saint-Sauveur | |
Komunumaro | Granda Diĵono | |
Rivero | Cromois | |
Situo | Quetigny | |
- koordinatoj | 47° 18′ 55″ N 5° 6′ 25″ O / 47.31528 °N, 5.10694 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 251 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 211 m s. m. | |
Areo | 8,19 km² (819 ha) | |
Loĝantaro | 9 690 (2012) | |
Denseco | 1 183,15 loĝ./km² | |
Urbestro | Michel Bachelard 2008-2014 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 21800 | |
INSEE | 21515 | |
Situo de Quetigny kadre de Francio
| ||
Situo de Quetigny kadre de Côte-d'Or
| ||
Limoj de la komunumo
| ||
Vikimedia Komunejo: Quetigny | ||
Retpaĝo: www.quetigny.fr | ||
Laŭloka nomo : Les Cousis |
Quetigny [kətiɲi] (sed ofte [ketiɲi]) estas franca komunumo situanta en Departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio de Quetigny datiĝas el 801 kiel Quintiniacium.
La katolika preĝejo Sankta Marteno datiĝas de 1842. Lignaĵoj klasitaj kiel historiaj monumentoj devenas de Beaune.
La agrikultura lernejo datiĝas de 1967.
La islama preĝejo, do moskeo Assalam datiĝas de 2007.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Estas du kasteloj : la Motte kaj les Cèdres.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Ekde 1959, municipa teamo estas ĉefe de la sama partio (socialisto) kaj strebas politikon por miksa loĝantaro. Sociala loĝejo estas favorata en centro de la urbo. Municipa regio administras la bienan politikon.
Urbestro | Periodo | Partio |
---|---|---|
Michel Bachelard | 2003-2014 | PS |
Hervé Vouillot | 1984-2003 | PS |
Roger Rémond | 1959-1984 | PS |
Henri Détang | 1945-1959 (ankaŭ antaŭ la milito) |
Geografio
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pere trama linio la komunumo estas konektita al Diĵono.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Unua sektoro
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj kulturoj estas tritiko, kolzo kaj hordeo.
Dua sektoro
[redakti | redakti fonton]La ĉefa industrio estas farmacia industrio.
Tria sektoro
[redakti | redakti fonton]Estas regiona mortontejo, tio estas malsanulejo por uloj kiuj mortos ĉar oni ne scias resanigi ilin.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro de la vilaĝo estis stabila dum pluraj jarcentoj ĝis ĉirkaŭ 1960 kiam la komunumo decidis iĝi nova urbo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Esperantio
[redakti | redakti fonton]Tie estas esperanto klubo[1]. En 2010 la urbo ricevis du verdajn esperantistajn stelojn[2].
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉojn (0,13 %) en 2004, 9 voĉojn (0,36 %) en 2009[3] kaj 6 voĉojn (0,22 %) en 2014.
Partneraj urboj [4]
[redakti | redakti fonton]- Bous (Saar) en Germanio
- Koulikoro en Malio