Quand mourut Jonathan
Quand mourut Jonathan | |
---|---|
Origine | Quand mourut Jonathan |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Tony Duvert |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1978 |
Loko | Parizo |
Eldoninto | Minuit |
Eldonejo | Gay Men's Press |
Trajtoj | |
ISBN | 2-7073-0219-8 |
Ĝenro | romano |
Loko de rakonto | Parizo |
Quand mourut Jonathan ("Kiam mortis Jonathan") estas romano de la franca verkisto Tony Duvert, aperinta en 1978 ĉe la eldonejo Minuit. La verko rakontas la pedofilian rilaton inter 28-jaraĝa artisto, Jonathan, kaj 6-jaraĝa knabo, Serge. La argumento baziĝas sur la rilato, kiun la aŭtoro mem havis en la somero 1978 kun 8-jaraĝa knabo.[1] Aperis tradukoj en la anglan, germanan kaj italan.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Jonathan estas 27-jaraĝa artisto loĝanta en Parizo kiu amikiĝas kun senedza patrino kaj ŝia 6-jaraĝa filo, Serge. Kiam Serge estas 8-jaraĝa, lia patrino petas de Jonathan, ke li zorgu pri li dum unu semajno, kiun ili pasigas kune ĉe Jonathan, en la suda Francio.
Jonathan kaj Serge iĝas intimaj amikoj. Jonathan, enamiĝinta al la knabo, restas konsternita kiam Serge revenas Parizon. Ili renkontiĝas denove kiam Serge estas 10-jaraĝa, kaj ilia rilato daŭras. Dum Jonathan kaj Serge restas separitaj, la seksa parto de la deziroj de Jonathan ekdominas lian konduton. Fine li serĉas aliajn junulojn; li estas rifuzita de iuj kaj ne trovas veran kontentigon en la seksrilatoj kun la aliaj.
Serge, senpatra kaj deprimita ĉe lia dista kaj humiliga patrino, decidas fuĝi por esti apud Jonathan. Li startas por trovi lin, sed trovas sin superita de malespero, kaj kiam en la nokto li troviĝas antaŭ vigla vojo kiun li devas transiri, li memmortigas sin ĵetante sin sub plenrapidan veturilon.
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]- Quand mourut Jonathan. Parizo: Éditions de Minuit, 1978. ISBN 2-7073-0219-8.
- Als Jonathan starb. Berlino: Rosa Winkel, 1984. ISBN 3-921495-40-7.
- When Jonathan Died. Londono: Heretic Books, 1991. ISBN 0854491546.
- Quando morì Jonathan. Milano: ES, 1997. ISBN 9788886534253.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sebhan, Gilles. Tony Duvert: L'enfant silencieux. Parizo: Denoël, 2010, pp. 92-9.