Prinioj
Prinioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La prinioj estas genro de malgrandaj insektovoraj birdoj apartenantaj al la paserina birdofamilio de Cistikoledoj. Ili estas ofte ankaŭ alternative klasata en la familio de Silviedoj. La nomo de la genro devenas el java prinya, la loka nomo de la Striflugila prinio.[1]
La prinioj estas foje menciataj kiel trogloditaj silvioj. Ili estas nebone konata grupo de tropika kaj subtropika Malnova Mondo, kie la ĉirkaŭ tridek specioj dividiĝas sufiĉe egalece inter Afriko kaj Azio.
Tiuj estas birdoj ĉefe de malfermaj habitatoj kiaj altaj herbejoj aŭ arbustaroj, en kiuj ili estas ne facile vidataj. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, ĉar migrado estas limigita al lokaj movoj pro malvarma vetero. Nereproduktantaj birdoj povas formi malgrandajn arojn.
Prinioj havas mallongajn flugilojn sed longajn graditajn vostojn. Ili estas tre senkoloraj birdoj, brunecaj aŭ grizaj supre (foje kun malhelaj strioj) kaj blankecaj sube. Kelkaj specioj havas diferencajn reproduktajn kaj nereproduktajn plumarojn. La beko estas tipa de insektovoraj, tio estas fajna kaj iom kurbata.
Specilisto en taksonomia ordo
[redakti | redakti fonton]- Ruĝecventra prinio, Prinia burnesii
- Marĉoprinio, Prinia cinerascens
- Striprinio, Prinia criniger
- Bruna prinio, Prinia polychroa
- Nigragorĝa prinio, Prinia atrogularis
- Grizkrona prinio, Prinia cinereocapilla
- Ruĝfrunta prinio, Prinia buchanani
- Ruĝeca prinio, Prinia rufescens
- Grizbrusta prinio, Prinia hodgsonii
- Striflugila prinio, Prinia familiaris
- Gracia prinio, Prinia gracilis
- Ĝangala prinio, Prinia sylvatica
- Flavventra prinio, Prinia flaviventris
- Cindrogriza prinio, Prinia socialis
- Ruĝecflanka prinio, Prinia subflava
- Senmarka prinio, Prinia inornata
- Hela prinio, Prinia somalica
- Rivera prinio, Prinia fluviatilis
- Nigrabrusta prinio, Prinia flavicans
- Karua prinio, Prinia maculosa
- Drakensberga prinio, Prinia hypoxantha
- Santomea prinio, Prinia molleri
- Bendoprinio, Prinia bairdii
- Ruĝflugila prinio, Prinia erythroptera
Specioj iam lokitaj en Prinia sed nuntempe konsiderataj sufiĉe distingaj por meriti separataj genran traktadon estas la jenaj:
- Sieraleona skistolao, Schistolais leontica
- Blankamentona skistolao, Schistolais leucopogon
- Fragmacio, Phragmacia substriata
- Oreofilao, Oreophilais robertsi
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jobling, James A.. (1991) A Dictionary of Scientific Bird Names. Oksfordo: Oxford University Press, p. 189. ISBN 0-19-854634-3.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution 42: 272-286.
- Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). pp. 378–492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
- Urban, E.K.; Fry, C.H. & Keith, S. (1997) The Birds of Africa, vol. 5. Academic Press, London. ISBN 0-12-137305-3
|