Primaso
Ĉi tiu artikolo temas pri eklezia titolo. Por ordo de bestoj rigardu la paĝon Primatoj. |
Primaso estas honora eklezia titolo de ĉefepiskopoj de kelkaj landoj, jam ne gvidaj tutlandaj taskoj. Ĝi estas uzata ĉefe en la katolika eklezio, sed ankaŭ kelkaj aliaj.
Romkatolika eklezio
[redakti | redakti fonton]En Hungario, ĉiam ricevas la primasan rangon la ĉefepiskopo de Esztergom, kiu tiel iĝas gvidanto de la hungara katolika eklezio. En Pollando titolo de la primaso de Pollando estas atribuata al ĉefepiskopoj de Gniezno kaj la primaso de Italio al papoj.
Primasoj en unuopaj landoj
[redakti | redakti fonton]- Belgio – ĉefepiskopo de Bruselo
- Brazilo – (ekde 1980) ĉefepiskopo de Salvador de Bahio
- Bulgario (en 13-a jc) – ĉefepiskopo de Veliko Tarnovo
- Ĉeĥio – ĉefepiskopo de Prago
- Francio:
- Germanio/Aŭstrio – ĉefepiskopo de Salcburgo
- Hispanio – ĉefepiskopo de Toledo
- Hungario – ĉefepiskopo de Esztergom
- Irlando – ĉefepiskopo de Armagh
- Italio – episkopo de Romo (papo)
- Pollando – ĉefepiskopo de Gniezno
- Portugalio – ĉefepiskopo de Lisbono
- Usono – ĉefepiskopo de Baltimore
Primaso de Germanio en la Sankta Romia Imperio estis ĉefepiskopo de Majenco, poste de Salcburgo. Primasoj estis ankaŭ abatoj de gravaj benediktanaj monaĥejoj en Fulda, Monte Cassino, Fleury kaj Romo (monaĥejo de sankta Anselmo).
Aliaj eklezioj
[redakti | redakti fonton]Anglikana eklezio:
- Anglio – ĉefepiskopo de Canterbury kaj York
Primaso de la luterana Eklezio de Svedio estas la ĉefepiskopo de Upsalo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ĉefepiskopino Antje Jackelén, primaso de la Eklezio de Svedio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]hungare pri deveno de la nocio[rompita ligilo]