[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Preĝejo Sankta Nikolao (Hausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
protestantisma kirko de Hausen

Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Dorfkirche St. Nikolaus) estas evangelia kirko en Hausen, kvartalo de Arnstadt, Germanujo.

Ĝi datumas, en formo de romanika kapelo, el la 12-a jarcento. Nordflanke troviĝas la iama portalo kun belega timpano, ja sub la ternivelo: fakte la kirko estas sur la plej malalta loko de la tuta vilaĝo. Antaŭ kelkaj jaroj la planko ankoraŭ estis fosata por gajni spacon. Ĉirkaŭ la kirko estas sekigfoso kiu dum pluvozaj jaroj eĉ parte pleniĝas.

Temas pri defend-preĝejo kiu dum la malfrua mezepoko ricevis eosten direktitan ĥorejon. Dekoracias la eostan vandon parte bunta vitralo. La navo estis konsiderinde plialtigita kaj ricevis la nunan altecon ĉ. en 1700. Iama sakristio ĉe la norda flanko estis forigita.

Nave staras mezepoka triptiko el la tempo de ĉ. 1500. En 1700 la galerioj kaj la benkaro alvenis, en 1802 orgeno.

La lastaj arkitekturaj ŝanĝoj okazis en 1900. Dum la 20-a jarcento estis restaŭrita la tegmento kaj forprenita la predikeja muro: tio tuj pliheligis la maleksteron. Du grandaj bildoj superregas la internon[1]. En 1917 oni plantis tilion malpost la kirko, honore al Marteno Lutero.[2].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. hejmpaĝo de la eklezidistrikto Kirchenkreis Arnstadt-Ilmenau
  2. "Wissenswertes über Hausen"
50.8087311.010755