[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Marchissy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Préedaux)
Marchissy
Blazono de Marchissy
Blazono de Marchissy
Blazono de Marchissy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 29′ 16″ N 6° 14′ 19″ O / 46.48778 °N, 6.23861 °O / 46.48778; 6.23861 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 16″ N 6° 14′ 19″ O / 46.48778 °N, 6.23861 °O / 46.48778; 6.23861 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 445
Areo 11,98 km²
Alteco 828 m super marnivelo
Poŝtkodo 1261
Komunumkodo 5430
Mapo de Marchissy
Mapo de Marchissy
Situa mapo de Marchissy
vdr

Marchissy estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 445 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Longirod situas sur la suda flanko de la Ĵurasa Montaro proksimume 12 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Nyon kaj proksimume 21 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Marchissy, la setlejoj Préedaux kaj La Foge, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,98 km², de kiuj 59,8% estas kovritaj de arbaro, 36,8% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Marchissy limas en nordo al Le Chenit, en oriento al Longirod, en sudoriento al Burtigny, en sudo kaj sudokcidento al Le Vaud, kaj en nordokcidento al Bassins.

Marchissy situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Bassins al Longirod, kaj alia vojo kondukas de Marchissy al Burtigny. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 11 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon.

La unua dokumenta mencio de Marchissy datiĝas el la jaro 1235 kiel Marchisie. Sur la komunuma teritorio estis trovitaj diversaj objektoj el la romia epoko. Dum mezepoko Marchissy estis post bieninterŝanĝo grandparte feŭdo de la Senjoroj de Aubonne, al kiuj ĝi apartenis ĝis la jaro 1701. Poste la vilaĝo apartenis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la berna Voktejo Aubonne. De 1798 ĝis 2007 ĝi apartenis al la Distrikto Aubonne. Ekde la 1-a de januaro 2008 la komunumo estas surbaze de la administra reformo de 2006 parto de la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]