Pirangoj
Pirangoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Pirangoj (Piranga) estas genro de malgrandaj brilkoloraj kantobirdoj. Dum longa tempo oni apartenigis ĝin al familio Traŭpedoj (tiel nomataj tanagroj), kaj ĝis nun oni iam nomas ĉiun specion de pirangoj tanagro. Nun, tamen, pro multaj genetikaj kaj molekulaj indicoj oni konsideras ĝin parto de Kardinaledoj. Pirangoj efektive similas al tanagroj je morfologio kaj ekologio, sed kolorigo de plumaro de iĉoj sugestas ilian veran parencecon: pirangoj havas ruĝan, oranĝan aŭ flavan koloron sur plejparto de plumaro, krom vosto, dorso kaj flugiloj, kio indikas altan enhavon de lipofuscino. Tio ĉi estas nekutima por traŭpedoj, kiuj nur iam havas lipofuscinan kolorigon sur ventro, sed tre normala por kardinaledoj.
La genra nomo Piranga venas de tupia vorto tijepiranga, kiun indiĝenuloj uzis ĝenerale por nekonata malgranda birdo.[1] Ĝi estas neniel etimologie konekta kun nomo de komunumo Piranga en subŝtato Minas Gerais de Brazilo.
Samkiel ĉiuj kardinaledoj, pirangoj estas endemiaj en Nova Mondo, plejparte en Norda kaj Centra Ameriko. Ili preferas vivi en altaj arbokronoj kaj malfacile videblas, malgraŭ sia brila plumaro. Plejparto de ilia dieto konsistas je insektoj, kiujn ili prenas de arbofolioj aŭ kaptas en flugo. Kelkaj specioj de la genro estas migraj, ili reproduktiĝas en Norda Ameriko kaj vintrumas en tropikoj.
Taksonomio kaj specioj
[redakti | redakti fonton]La genron Piranga enkondukis kaj priskribis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en 1808. La tipa specio estas somera pirango (Piranga rubra).[2][3]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
P. bidentata | Flama pirango | Centra Ameriko de Meksiko ĝis norda Panamo | |
P. erythrocephala | Ruĝkapa pirango | Meksiko | |
P. hepatica | Hepata pirango | De sud-eosta Usono ĝis Urugvajo kaj norda Argentino | |
P. leucoptera | Blankflugila pirango | Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Gujano, Honduraso, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo | |
P. flava | Ruĝa pirango | eosta Sudameriko | |
P. ludoviciana | Okcidenta pirango | Uesta Nordameriko de sud-eosta Alasko ĝis norda Baja California, kun individuaj specianoj troveblaj eosten ĝis Novmeksiko, Koloradio, Nebrasko, Suda Dakoto kaj sudaj Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado | |
P. lutea | Dentbeka pirango | nord-uesta Sudameriko | |
P. olivacea | Skarlata pirango | Eosta Usono, vintre migras al la Centra kaj nordaj partoj de Suda Ameriko | |
P. roseogularis | Rozgorĝa pirango | Belizo, Gvatemalo, kaj Meksiko | |
P. rubra | Somera pirango | Suda Usono norden ĝis Iovao, vintre migras al Meksiko, Centra Ameriko kaj nordaj partoj de Sudameriko | |
P. rubriceps | Kapuĉa pirango | Kolombio, Ekvadoro, kaj Peruo |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1807) Histoire naturelle des oiseaux de l'Amérique Septentrionale : contenant un grand nombre d'espèces décrites ou figurées pour la première fois 1 (france). Paris: Chez Desray. For a discussion of the publication date see: Dickinson, E.C.. (2011) Priority! The Dating of Scientific Names in Ornithology: a Directory to the literature and its reviewers. Northampton, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-1-5.
- ↑ (1970) Check-List of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology.
|