Pilato (monto)
Monto Pilato | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 2 128 m | ||
Situo | Kantono Lucerno, Svislando | ||
Montaro | Svisaj Antaŭalpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 660479 / 202038 (mapo)46.9666666666678.2333333333333Koordinatoj: 46° 58′ N, 8° 14′ O; CH1903: 660479 / 202038 (mapo) | ||
| |||
| |||
Pilato (germane Pilatus) estas montarmasivo en la Kantono Lucerno. Ĝia plej alta pinto estas kun 2128,5 metroj la Tomlishorno. La aliaj pintoj nomiĝas Esel, Klimsen, Mathorno kaj Widderfeld. La monto Pilato portas sian nomon, ĉar laŭ la legendo sur ĝi apud montara lageto troviĝas la tombejo de Pontio Pilato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pilato situas en la limregiono de la kantonoj Lucerno, Nidvaldo kaj Obvaldo. Ĝi apartenas al la Svisaj Antaŭalpoj. La monto leviĝas majeste preskaŭ 1800 metrojn de la bordo de la Kvarkantona Lago, kies brakoj Lago de Lucerno kaj Golfo de Hergiswil troviĝas oriente de la monto kaj alia brako Lago de Alpnach en ĝia sudo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pilato estas fama per legendoj kaj historioj. En antaŭaj epokoj la loĝantoj en ĝia regiono timis la monton pri inundegoj, kiujn kaŭzis ĝiaj sovaĝriveroj je fortaj pluvoj. Elfosaĵoj de ŝtonigitaj plantoj kaj bestoj trovitaj sur la pinto de Pilato en mezepoko estis de la homoj interpretitaj kiel pruvo, ke Pilato estis inundita dum la diluvo. La 4-an de juni 1889 estis inaŭgurita la Pilato-fervojo, per kio komenciĝis la nova turisma epoko sur la monto.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La pinto de Pilato estas atingebla de Lucerno per aertelefero kaj de Alpnachstad per la Pilato-fervojo, kiu estas la plej dekliva dentoradfervojo de la mondo. La monto Pilato estas tre ŝatata ekskurscelo kaj la simbolo de la urbo Lucerno. De ĝia plej supra pinto oni havas mirindan panoramon kaj povas vidi je klara vetero ĝis Germanio.
Esperanto-Movado
[redakti | redakti fonton]La monto Pilato dum la 64-a Universala Kongreso de Esperanto 1979 estis kongresa ekskurscelo. En la 27-an de aŭgusto 1909 sur la monto pro akcidento mortis la dana esperantistino Marie Schröder.