[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Pierre Vernier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pierre Vernier (aktoro).
Pierre Vernier
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1584 (1584-08-19)
en Ornans,  Habsburga monarkio
Morto 14-an de septembro 1638 (1638-09-14) (54-jaraĝa)
en Ornans,  Habsburga monarkio
Lingvoj franca
Ŝtataneco
Okupo
Okupo matematikisto
scienca instrumentofaristo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La Construction, l'usage, et les proprietes du quadrant nouveau mathematiques
Verniero
noniuso
vdr

Pierre Vernier [pjer vernjE], naskita en 1580 en Ornans (Franĉkonteo), mortinta tie la 14-an de septembro 1637, estis franca matematikisto kaj inĝeniero.

Lia naskiĝdato estas iom malcerta; kelkaj asertas, ke li naskiĝis nur la 19-an de aŭgusto 1584.

Li faris gravajn plibonigojn al la tekniko de la verniero, kiu ricevis lian nomon. En 1631 li en Bruselo publikigis la verkon "La construction, l'usage, et les propriétés du quadrant nouveau de mathématiques" (la konstruado, uzo kaj ecoj de la nova matematika kvadranto). "Kvadranto" estis angulmezurilo; tiu proponita de Vernier havis skalon en duonaj gradoj, al kiu li kontraŭmetis moveblan skalon 16,5 gradojn longan, kiu tamen havis nur 30 dividojn (de po 31 minutoj). Laŭ la verniera principo eblis de tiu skalo legi ne nur la duonajn gradojn, sed eĉ la minutojn. Lia verko sendube baziĝis sur tiuj de Pedro Nunes (pentristo) kaj Christopher Clavius.

Vernier en sia urbo de 1621 ĝis sia morto estis kapitano-administranto de kastelo, kiu apartenis al la reĝo de Hispanio, ĉar tiutempe Franĉkonteo apartenis al la hispaniaj Habsburgoj. En 1623 li ricevis la urbanajn rajton de Besançon, kies fortikaĵojn li plibonigis.