Pianu
Pianu | |||
---|---|---|---|
komunumo en Rumanio vd | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Poŝtkodo | 517535 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 375 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 54′ N, 23° 29′ O (mapo)45.89611111111123.481944444444Koordinatoj: 45° 54′ N, 23° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 458 m [+] | ||
Areo | 115 km² (11 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pianu de Sus, Alba [+] | |||
Pianu (hungare Felsőpián, germane Pien) estas komunumo en Rumanio sude de Alba Iulia, kun centra loĝloko Pianu de Sus (germane Oberpien, ekde 1912 Wallachisch-Pien, ekde 1920 Rumänisch-Pien, hungare same Felsőpián). Ĝi apartenas al la distrikto Alba. En 1910 ĝi havis 2 092 loĝantojn (rumanoj), en 1992 estis 1 706, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 3 375 loĝantoj sur areo de 115 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
La unua mencio estas en 1488. Ĝi estiĝis en la norda parto de Pianu de Jos. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre apartenas al ĝi krom la centra loĝloko Pianu de Sus (vidu supre) la vilaĝoj Pianu de Jos (Deutsch-Pien, Alsópián), Plaiuri (Plaintelep), Purcăreți (Sebespurkerec) kaj Strungari (Sztrugár).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (rumane)
- Interaga mapo de distrikto Alba
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine